Ca' d'Oro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
La konstruon de la palaco, okazanta inter 1421 kaj 1442, komisiis Marino Contarini, trezoradministristo ĉe Sankta Marko. La reuzo de grandaj partoj de la romanika antaŭa konstruaĵo kondukis al malsimetria strukturo de la fasado kaj de la ĉambroj. Arĥitekto estis Bartolomeo Buon, la [[ŝtontajlista]]jn laborojn realigis inter alie Matteo Raverti. Post la pereo de la respubliko la palaco plurfoje ŝanĝis siajn posedantojn. Ĝi estis malzorgata kaj minacis kadukiĝi substance. En la 19-a jarcento ĝi apartenis al dancistino Maria Taglioni, kiu malkonstruigis la ŝtupardomon en la interna korto kaj la gotikajn balkonojn al la korto.
== Galerio Franchetti en Ca’ d’Oro ==
En 1895 barono Giorgio Franchetti estis aĉetinta la palacon Ca’ d’Oro, elspeze riparinta la kadukan domon kaj instalinta en la riparita domo artokolekton. En 1915 li donacis domon kaj kolekton al la itala ŝtato.
 
La domo estas nun muzeo por plejparte venecia arto ekde la gotiko ĝis la [[baroko]]. Krom pentraĵoj kaj skulptaĵoj ĝi ekspozicias ankaŭ artmetiaĵojn kaj tapiŝojn. La interna ekipaĵo pro longdaŭra kadukeco ne plu havas sian originan aspekton. Kelkajn ĉambrojn oni ekipis dum la riparado per plafonoj el aliaj palacoj. La ĉambroj mem estas ekipitaj per malnova venecia meblaro kaj peras impreson pri la pompo de venecia loĝkulturo.
 
Ca’ d’Oro ekspozicias inter alie pentraĵojn de [[Andrea Mantegna]] kaj [[Anthonis van Dyck|van Dyck]], skulptaĵojn de [[Tullio Lombardo]] same kiel la paliĝintajn restaĵojn de la freskoj [[fresko]]j, per kiuj [[Giorgione]] kaj [[Ticiano]] estis surpentrintaj la fasadon de la ''Fondaco dei Tedeschi''.
 
== Ligoj eksteren ==
* [http://www.cadoro.org/ Retpaĝo de Ca’ d’Oro]