Miguel Fernández: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mfernan (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Fernández.jpg|250px|eta|right|Miguel Fernández en 2008]]
'''Miguel FERNÁNDEZ MARTÍN''' [migel' fernandes martin'] estas verkisto en Esperanto kaj en la hispana.
 
Miguel Fernández naskiĝis en [[Granado]], [[Andaluzio]], [[Hispanio]], en [[1950]]. En 1968 li transloĝiĝis en Madridon kaj ekstudis en ties Politeknika Universitato.<ref>El ''Miguel Fernández'', el Kongres-libro de 72-a HEK, [[Zaragozo]], 3 – 5 majo 2013, paĝo 11</ref> Li estis edukita pri [[solfeĝo]] kaj kanto-arto. Lernis [[Esperanto]]n en 1980. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de [[HEF]] kaj de la kolektivaj spektakloj Vivu la teatro!, kunfondinto de la [[Ibera Skolo]] aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj.<ref>El ''Miguel Fernández'', el Kongres-libro de 72-a HEK, [[Zaragozo]], 3 – 5 majo 2013, paĝo 11</ref> Grandan parton de la jaro loĝas en [[Madrido]]. Kunlaboras en pluraj revuoj, inter ili Beletra Almanako, Sennaciulo kaj Boletín, kaj estis premiita pro pluraj verkoj kadre de i.a. la Beletraj Konkursoj de UEA kaj la Internaciaj Floraj Ludoj. Li prelegas en multaj Esperanto-kongresoj, ĉefe pri poezio kaj literaturo ĝenerale, krom ke li ankaŭ deklamas kaj kantas.