La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
poluris rezulton de robota laboro, aldonis iomete da informoj
Linio 1:
[[Image:Hitchhiker's Guide (book cover).jpg|frame|La kovrilo de la unua novelo en libroserio de la Gvidlibro printita en la malfruaj [[1990-aj jaroj]]. La kovrilo enhavas en si la [[enigmo 42|enigmon 42]] elpensitan de [[Douglas Adams]].]]
 
'''La petveturista gvidlibro pri la Galaksio''', [[angla lingvo|angle]] ''The Hitchhiker's Guide to the Galaxy,'' estas la plej konata verko de la angla verkisto [[Douglas ADAMS]]. Temas pri [[sciencfikcio|sciencfikcia]] verko. Kelkajn ecojn la verkisto tiom absurdigis, ke ekestis tute specifa komiko, kiu montriĝis tre sukcesa. Plej konata ŝerco – temo trairanta la tutan libroserion – estas serĉado de [[la respondo pri la vivo, la universo kaj ĉio]] kaj de la respektiva demando. Plej grava objekto en la verko estas [[mantuko]], pro kio oni nuntempe festas ĉiujare rememore al Douglas Adams la [[mantuka tago|mantukan tagon]].
 
Douglas Adams verkis la historion unue, en [[1978]], kiel [[Radiodramo|radiodraman]] serion por [[BBC]]. Poste li pluevoluigis ĝin kaj faris [[romano|roman]]-serion, kies kvin partoj aperis en [[1979]] ĝis [[1992]]. Krome en [[1981]] produktiĝis – same por BBC – [[televido|televida]] serio. En [[1984]] oni kreis komputilan ludon pri la historio. Ekzistas ankaŭ [[bildliteraturo|komiksa]] adapto de la libroj en tri serioj de [[DC Comics]], ekde 1993 ĝis 1996. Ekde aprilo [[2005]] rigardeblas [[Holivudo|holivuda]] filmo pri la Gvidlibro en la kinejoj.