Carl Christian Friedrich Glenck: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
La profesio de la patro (konstrukonsilisto) kaj ties multflankaj interesoj geologiaj kaj mineralogiaj kiel ankaŭ de la duonpatro ne estis sen influo sur la vivon de Glenck. Post la frekvento de Karls-lernejo en [[Stuttgart]] li komencis studi en 1791 en [[Erlangen]] jursciencon, geologion ka mineralogion kaj estis en 1799/1800 ĉe la Mineja akademio de [[Freiberg (Saksio)|Freiberg]]. Poste li iĝis privata sekretario kaj daŭra akompananto de la princo Friedriĉ Ludwig von Hohenlohe-Ingelfingen, ĝeneralo infanteria kaj guberniestro de Silezio en [[Vroclavo]]. En la jaro 1803 li nomumitis Princa justicoficisto en [[Niederhall am Kocher]]. Inter liaj devoj nombriĝis ankaŭ la administrado de la salfarejoj de Niederhall kaj de Weißbach. Tie li povis realigi praktike siajn teoriajn konojn. Per intrigo de la princo (1806) li devis demisii. Post perdo de ne malgranda havaĵo li devis vivi ĉe malgranda pensio per la ellaborado de juraĵoj. Krome li dediĉis sin al esploroj geologiaj. En 1812 li sukcesis malkovri gipstavolojn en Marbach en [[Virtembergo]] kiujn li lasis ekspluati.
 
Intertempe la salfarejo en Weißbach estis en la posedo de privata entrepreno. Ĝi komisiis Glenck en la 1817-a jaro gvidi la tuton. Tie ĉi Glenck komencis provboradojn sur ŝtona salo, sukcese. Kiam la societo pligrandiĝis li ekspluatis en 1819 en [[Bad Wimpfen|Wimpfen]] denove ŝtonsalon kaj faris tiun ĉi la Salfarejon Ludwigshall. Ĝi estis la unua kun nova de Glenck kreita sistemo kaj markis ekon de nova epoko en salekspluatado. Krome Glenck luprenis la etajn salfarejojn en Lindenau kaj [[Büdingen]]. Sekvis aliaj provboradoj en la [[Reuß|Reuß-aj landoj]], en [[Bohemio (lando)|Bohemujo]] (tie ĉi nur mallongan tempon), en la Reĝolando [[Saksio]] (kion ĉesigis malkvietaj tempoj) kaj en [[Svislando]]. Ĉio tia estis farita parte laŭ komisio de landaj registaroj parte je propraj kostoj. Sume li farigis 56 bortruojn, kelkaj kun profundeco de 300-400 metroj. Tio per la tiama tekniko estis konsiderinde.
 
== Graveco ==