Petro la Granda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
== Vivo ==
[[Dosiero:Two tsars.jpg|thumb|dekstre|300px|Alveno de Ivano la 5-a kaj Petro la 1-a al la ceremonio de kronigo de tiu lasta. Litografio de [[Ilja Jefimoviĉ Repin]].]]
Fine de la [[17-a jarcento]] [[Moskvo]]n venis multaj protestantoj rifuĝintaj el okcidenta [[Eŭropo]] pro la religiaj militoj, kiuj fondis sian kolonion ĉe bordoj de ''Jaŭza'' rivero. Moroj, kutimoj, vestoj, lingvoj kaj ĝenerale malsama vivmaniero de tieaj loĝantoj grave influis ekstarigon de mondkoncepto de carido Petro. Malgraŭ tio, ke Petro la Unua estis denaska moskvano ekde [[1672]], li entute ĝin ne amis pro multaj kaŭzoj. Infanece li spertis malfavorajn vivkondiĉojn ĉi tie kaj eĉ du senrezultajn vivatencojn, kiujn realigis lia parencaro. El lia epoko en [[Moskvo]] konserviĝis nomoj de tri urbaj distriktoj: ''Lefortovo'', ''Preobraĵenskoje'' kaj ''Semenovskoje''. La unuan posedis sviso ''Lefort'' - favorito de Petro la Granda. Sur areo de la ceteraj aperis du unuaj rusiaj regimentoj, kies militistoj estis vestitaj kaj armitaj laŭ tiama okcidenteŭropa modelo. Iom poste ĉi tiuj regimentoj fakte fariĝos bazo de la nova rusia armeo. Petro Alekseeviĉ estis la unua rusia [[reĝo]], kiu vojaĝis en [[Britio]]n, [[Nederlando]]n kaj [[Germanio]]n. En [[Nederlando]] li kaŝis sian identecon kaj laboris kune kun ŝipkonstruantoj, per sia sperto lernante la manieron fari okcident-tipan ŝiparon. Poste li estos la moderna fondinto de la [[Rusa Imperia Ŝiparmeo]].
 
===Komencaj jaroj===