Orfeo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Orfeo''' el la greka “Όρφεύς”, “Orpheus”, ne havas precizan etimologion, unuj opinias ke lia nomo devenas de “όρφνός”, “orphnos” , “obskura”, “όρφνη”, “órphne”, “obskureco”, eble pro tio ke la trakia poeto malsupreniris la malluman Hadeson serĉe de sia amatino Eŭridica; aliaj, kiel E. Schurè, opinias ke lia nomo devenas el la enantioza termino ................................
 
La legendo diras ke Orfeo naskiĝis en [[Trakio]] kaj estis filo de [[Kaliopa]] la plej grava el la naŭ Muzoj kaj la reĝo [[Eagro]]. Aliaj diras ke li estis filo de [[Apolono]]. Li estis poeto, muzikisto kaj kantisto, ludis liron kaj citron kun tro da ĉarmo ke li ravis homojn kaj bestojn eĉ la arboj klinis siajn frondojn por aŭdi lin. Orfeo estis edukisto de homoj kaj kondukis la trakojn de la sovaĝeco al civilizo. Inicite en la misteroj li plenumis siajn religi-filozofiajn instruojn kaj vojaĝis tra la mondo. Revenante de Egiptio li disvastigis en Helaso la ideon de ''elaĉeto de eraroj kaj krimoj'', la ''kulton de Dionizo'' kaj la ''misterojn de [[orfeismo]]''. Kiam li revenis de la ekspedicio de la [[argonaŭtoj]] li edziĝis kun la nimfo [[Eŭridica]] kiun li profunde amis eĉ konsiderante ŝin sian ĝemelan animon. Sed li ne estis feliĉa, ĉar lia amatino mortis pro serpentpiko kiam ŝi forfuĝis de Eristeo, la albelbredisto kiu provis seksatenci ŝin. La esoteristo kaj verkisto E. Shurè rakontas ke Eŭridica estis delogita kaj venenmortita de [[Aglaonica]] la sacerdotino de [[Hekata]]. Profunde malĝoja kaj afliktiĝinta pro la perdo de la edzino la granda trakia poeto decidis malsupreniri al la malluma Hadeso por rehavigi ŝin. Pere de sia citro kaj belsona voĉo Orfeo ravis la subteran mondon, eĉ la rado de [[Eksiono]] ĉesis turniĝi, la roko de [[Sizifo]] ĉesi retroruliĝi, [[Tantalo]] forgesis sian malsaton kaj soifon kaj la [[Danaidinoj]] ripozis de ilia senfina laboro plenigadi senfundan barelon. Kortuŝita de tre granda amfervoro [[Plutono (dio)|Plutono]] kaj [[Persefona]] konsentis liberigi al li la edzinon. Sed la inferaj gedioj proponis al li tre malfacilan kodiĉon, ke li iru antaŭen kaj la edzino malantaŭe de li kaj dum la tuta piedirado, ĝis la eksteraj pordoj de la infero, li ne retronrigardu eĉ se io okazus malantaŭe. Li akceptis la tre mafacilan kondiĉon, sed kiam li estis preskaŭ atinganta la lumon, grandega dubo trafis lin: ĉu ŝi vere estas malantaŭ li, se okazas la malon? se Plutono trompis lin? Kun la menso bolanta de dubo kaj la koro plena de sopiro, li retronrigardis. Turniĝinte li vidis sian amatinon kvazaŭ vaporiĝantan kaj malaperantan en la ombro, mortantan je la dua fojo. Orfeo provis reveni al la infero, sed la pramisto [[Karono]] ne permesis. Priplorante la duan perdon la trakia poeto, fidela al sia amo kaj ne povante forgesi la edzinon, komencis malŝati ĉiujn virinojn de [[Trakio]]. Sentante sin malestimataj kaj malrespektataj de la fideleco de Orfeo al la edzina memoro, la [[Menadoj]], furiozaj, disŝiris kaj senkapigis la poeton.
 
La mito de Orfeo reprezentas ja tutan inicadon kies pasaĵoj kaj personoj estas inicaj simboloj. Vere la mito reprezentas la ŝajnan morton de la inicito kiu spertinte transtomban vivon kaj sciinte pri spiritan realaĵo revenas por instrui la spiritajn valorojn al la karna homo. Eŭridica ja reprezentas la mortemon kaj la transformiĝon de la surteraj realaĵoj al kiuj la homo ne devas sin altiri. La perdo de la kapo, sidejo de la penso kaj racio, signifas la perdon de la saĝo