Ludoviko la 14-a (Francio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 164:
 
== Arto kiel ilo de politiko ==
[[Dosiero:GarnierlouiŝIVGarnierlouisXIV.jpg|eta|275px|Tiu pentraĵo prezentas Ludovikon kiel protektanton de la belaj artoj.]]
La reĝadon de Ludoviko la 14-a oni prave kromnomigas la « Grandan Jarcenton » (''Grand Siècle''). La reĝo deziris altiri al si kaj al [[Francio]] la plejbonajn [[Arto|artistojn]], [[Arkitekturo|arkitektojn]], [[Pentrado|pentristojn]], [[Poezio|poetojn]], [[Muziko|muzikistojn]] aŭ [[Teatro|dramaturgistojn]]. Li disvolvigis altnivelan mecenecon tute novan en Francio, cele al la pliampleksigo de la reĝa influo sur la franca arta mondo. Ludoviko volis forte stampi kaj eĉ gvidi la artistojn, por uzi ilin kiel novaj iloj de la reĝa politiko. Tute akorde kun la [[Baroko|baroka pensmaniero]], li opiniis ke la artistoj devis servi la reĝon kaj la celojn de tiu ĉi, precipe per la patriota glorigo de la ŝtato. Li do komisiis al [[Jean-Baptiste Colbert|Colbert]] la apogon de [[literaturo]], [[arto]] kaj [[scienco]], tiel konfidinte al la fidela ministro la organizon de la reĝa ''Gloire'' (glorio). Multnombraj institucioj estis fonditaj, koncerne ĉiujn artajn aŭ sciencajn fakojn : en [[1663]] estis kreitaj la Akademio pri Enskribaĵoj kaj Medaloj, samkiel la Akademio pri Pentrado kaj Skulptarto. Aperis sekve la Akademio pri Sciencoj ([[1666]]), la Akademio pri Arkitekturo ([[1671]]) kaj la Akademio pri Muziko ([[1672]]).