Urbomurego de Nurenbergo: Malsamoj inter versioj

[[dosiero:Nuernberg Weisser Turm 2005.jpg|eta|rekta|Blanka Turo en 2005]]
La unuajn forikigaĵojn oni supozas jam por la 11-a jarcento <ref name="norica.by.ru">http://norica.by.ru/baedeker/besicht6.html</ref>. En la 13-a jarcento la kvartaloj ambaŭflanke de la rivero Pegnitz, la Sebalda kaj la Lorenca Kolonioj, estis separe fortikigitaj. De tio konserviĝis sur la Sebalda flanko apud la fortikaĵo kaj la norda pordego ''Tiergärtner Tor'' aparte la turo ''Laufer Schlagturm'' en la oriento. Sur la Lorenca flanko ankoraŭ staras la Blanka Turo okcidente de la historia urbocentro. Konserviĝis ankoraŭ restaĵoj el la malnova urbofosaĵo, kio estas ankaŭ ekkonebla de la stratonomoj , kiuj finiĝas per -graben (= fosaĵo). Nur en 1320 ĝis 1325 oni kunigis la du urbopartojn trans la rivero per muregoj, de kiuj restis tri turoj<ref name="LexBef" group="SL">Helge Weingärtner: Stadtbefestigung. S. 1018.</ref>.
== La lasta murego ==
[[dosiero:Nürnberg Schlayerturm und Fronveste.jpg|eta|maldekstre|Riverfortikaĵo ''Fronveste'' en 2010]]
[[dosiero:Nürnberg Maxtormauer Turm schwarzes H 4.jpg|eta|rekta|Turo „Nigra H“, 2010]]
La lasta remparkonstruaĵo finfariĝis en 1400, longis kvin kilometrojn kaj formis oblikvan [[paralelogramo]]n. Ĉe ĝiaj kvar angulaj punktoj staras kvar pordegoturoj.
 
La remparo subdividiĝis en la veran muregon (ankaŭ nomata ''alta murego''), la antaŭan grundonivelan kaĝon larĝan je 15 metroj, la kaĝomuron elstarantajn el la fosaĵo kaj la senakva fosaĵo. Entute ekzistis pruvebleproksimume 130 fosaĵo- kaj muroturoj <ref name="norica.by.ru"/>. La fosaĵo, ekestinta proksimume 1430 pro la minaco de la [[Husanoj|Husanaj]] Militoj, profundis 12 metrojn kaj larĝis ĝis 20 metrojn, sed ne entenis akvon. En 1452 la fosaĵo estis preta.
 
Aliron al la urboj ebligis sep pordegoj <ref group="SL">Wiltrud Fischer-Pache: Stadttore und -türlein. p. 1026.</ref>: la kvin ĉefaj turoj taŭgaj ankaŭ por ĉaroj kaj du trairejoj nure por piedirantoj. Krome ekzistis pordego kondukanta al la fortikaĵo. Kie la rivero Pegnitz forlasas la urbon, en 1489/94 oni superkonstruis ĝin per la fortikaĵo ''Fronveste''; en la oriento du tegmentitaj defendopontoj formis la kaĝon ''Tratzenzwinger''.
 
La turoj de la murego ricevis ekde 1540 laŭvice nomojn per kombinaĵo el koloroj kaj literoj <ref group="SL">Helge Weingärtner: Türme (alphabetische Bezeichnung). S. 1093.</ref>: La nigra sekcio komenciĝas en la nordo ĉe la fortikaĵo (Elrigardejo ''Nigra A'') kaj etendiĝas ĝis Riverinsulo ''Schütt'' en la oriento (Turo ''Nigra Z''). Tie ĉi komenciĝas la blua sekcio per ''Blua A'' kaj etendiĝas ĝis ''Blua X'' en la sudo. Sekvas laŭ ĉi tiu sistemo ruĝa kaj verda sekcioj<ref name="baukunst-nuernberg.de">http://www.baukunst-nuernberg.de/epoche.php?epoche=Gotik&objekt=Letzte_Stadtbefestigung</ref>. La malnovaj nomoj ankaŭ nuntempe estas legeblaj ĉe la turoj.
 
== Historiaj bildoj ==
<gallery perrow="5">
25 926

redaktoj