Sinhaloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''sinhaloj''' (sinhale සිංහල ජාතිය, ''sinhala ĝathija'') estas etna grupo indiĝena de la insulo de Sri-Lanko. Ili konsistigas tri kvaronojn de l...'
 
+ informkesto
Linio 1:
{{Informkesto etnaj grupoj|
|grupo=Sinhaloj
|bildo = [[Dosiero:Sinhalese_People.png|250px]]
|lingvoj=[[sinhala]]
|religio=precipe [[teravado|teravada]] [[budhismo]]
|populacio= pli ol 15 milionoj
|regiono1= {{Sri-Lanko}}
}}
La '''sinhaloj''' ([[sinhale]] සිංහල ජාතිය, ''sinhala ĝathija'') estas etna grupo indiĝena de la insulo de [[Sri-Lanko]]. Ili konsistigas tri kvaronojn de la loĝantaro de Sri-Lanko kaj ilia nombro pli grandas ol 15 milionoj. La sinhala identeco baziĝas sur lingvo, historia heredaĵo kaj religio. La sinhaloj parolas la [[sinhala lingvo|sinhalan lingvon]], parto de la [[hindarja lingvaro]], kaj estas precipe anoj de [[teravado|teravada]] [[budhismo]], kvankam malgranda procentaĵo de sinhala sekvas branĉojn de [[kristanismo]]. La sinhaloj plejparte loĝas en nordcentra, centra, suda kaj okcidenta Srilanko. Laŭ la legendo ''Mahavamsa'' (මහාවංසය) ili estas la posteuloj de la ekzilita princo ''Viĝaja'' kiu laŭdire alvenis de nordorienta [[Barato]] al Sri-Lanko en la jaro 543 antaŭ nia erao. Tamen, la populara srilanka folkloro kaj kelkaj referencoj en la legendo ''Mahavamsa'' al epokoj antaŭ la alveno de Viĝaja indikas ke la sinhaloj estas fakte posteuloj de pli fruaj loĝantoj de Srilanko; kiuj intermiksiĝis kun Viĝaja kaj la aliaj hindarjaj invadintoj el [[Barato]].<ref> [http://www.sinhalaheritage.org/Pre-History.html artikolo "prahistorio" (de la sinhaloj) en la retejo ''sinhalaheritage.org''] ({{angle}})</ref>