Arbedo: Malsamoj inter versioj

539 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Starr 051217-5742 Charpentiera obovata.jpg|thumb|220px|Arbedaro de [[papalao]] en la [[Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj|tropikaj sekaj arbaroj]] de [[Havajo]].]]
'''Arbedo''' aŭ '''trunkarbusto''' (''frutex, virgultum'') estas ligneca planto kun malalta trunketo, kiu disbranĉiĝas tuj de la bazo ekz. [[siringo]], [[lilako]], [[ribujo]], [[kratago]]. La arbedo maksimume altas 3 metrojn. La '''arbeto''' havas pli altan trunkon (pigmaj arboj, arbetoj en la altaj montaroj).
[[NPIV]]"diras (evi) 1 = trunkarbusto " = tufararbusti". Do ĝi konsilas eviton de tiu termino, ankaŭ ĉar tiu termino ne estas pli preciza ol la termino arbusto..
 
'''Arbusto''' estas laŭ [[PIV]] 2005 ligneca planto malpli alta ol arbo (de 0,5 ĝis 6-7 m) sen trunko, '''tufarbusto''' (vidu ankaŭ [[arbedo]]) aŭ kun malalta trunko, '''trunkarbusto''' (ne pli ol 0,5 m).
 
'''Arbusteto''' (''suffrutex'') estas ligneca planto malpli alta ol [[arbedo]], kun branĉoj malpli rigidaj ol ĉe arbedo kaj estantaj ofte pli-malpli duonherbecaj ĉe la supro (t.e. el la [[burĝono]]j kreskas ĉiujare moltigaj partoj); ekz. [[eriko]], [[kaprifolio]], [[berberiso]], [[rubuso]], [[vakcinio]] aŭ [[empetro]].
 
 
Alia fonto <ref> {{eo}} Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj. ''Förderverein "Lexicon silvestre" e.V.'', Eberswalde, 84p. (p.8) ISBN 3-931 262-08-1</ref> difinas ĝin kiel perena, en plenkreska stato ĉirkaŭ 0,5 ĝis 8 m alta [[Trunko|sentrunka]] aŭ multetrunka [[Ligno|ligneca]] [[planto]], kiu senpere disbranĉiĝas supre de la [[grundo]]. [[Sinonimo]] estas "arbetaĵo". La sama fakvortaro eksplikas ke disbranĉiĝi estas forkiĝi en plurajn partojn.