Urbomurego de Nurenbergo: Malsamoj inter versioj

[[dosiero:Nürnberg Stadtmauer Turm 001.jpg|eta|maldekstre|Malkonstruo de la murego ĉe ''Laufertorturm'' fine de la 19-a jarcento]]
[[dosiero:Nürnberg Das Neue Tor Färbergasse.jpg|eta|Pordego ''Färbertor'', starigita en 1848 kaj malkonstruata en 1891]]
Post la transpreno de Nurenbergo fare de [[Bavarujo]] en 1806 la urbo plutenis sian econ de fortikaĵo. La kvin ĉefpordegoj estis gardataj kaj tri pluaj fermataj dum la noktoj. La trafiko en la antaŭurbojn (ekz. Wöhrd kaj Gostenhof) kontinue kreskis, sed ĝis 1866 oni permesis nur sep pluajn urbopordegojn, kiuj estis enigataj en la gardosistemon: en 1848 ''Maxtor'', ''Färbertor'' kaj ''Kasemattentor'', en 1850 ''Königstor'', en 1859 ''Marientor'', en 1863 ''Westtor'' kaj en 1866 ''Ludwigstor''; ili ekestis kiel novgotikaj urbopordegoj<ref group="SL" name="LexBef" />. En 1863 urba propono por malfortikigo de la urbo la bavara registaro rifuzis, ĉar ĝi pro timo de tumultoj konsideris la fortikaĵan econ kiel stabiligan faktoron. La 12-an de julio 1866 ĝi permesis la malfortikigon, ankaŭ pro atendo de okupado fare de [[Prusujo|prusaj]] trupoj. En la sekva tempo oni ĉiam denove disputis pri la konservado aŭ malkonstruo de la murego, provizore la reĝo rezervis al si la decidon pri ĉiuj konstrua ŝanĝo. En 1869 oni malkonstruis unuan muregoparton, sekvis pluaj malkonstruoj.
 
Pro la kreska trafiko oni jam malkonstruis de 1877 ĝis 1891 la sep novkonstruitajn turojn<ref group="SL">Charlotte Bühl: Entfestigung. p. 247.</ref>. Pluaj muregaj tranrompaĵo ekestis: en 1869 ''Sterntor'', en 1871 ''Wöhrder Tor'', en 1881 Hallertor kaj en 1894 laŭ formo de ponto ''Fürther Tor''.
 
== Historiaj bildoj ==
25 926

redaktoj