Kaspar von Stieler: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
El lia verkaro plej famas ''Die geharrnschte Venus'': kolekto de poemoj, kantoj kaj teatraĵoj, kiun li eldonis en la jaro 1660 uzante la [[pseŭdonimo]]n ''Filidor der Dorfferer''. En 1691 li eldonis la germanan vortaron ''Der Teutschen Sprache Stammbaum und Fortwachs oder Teutscher Sprachschatz''.
 
== Vivo kaj verkaro ==
*1648: Post frekvento de la [[Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt|Konsilantargimnazio]] en [[Erfurto]] Stieler studis medicinon en [[Lepsiko]] kaj Erfurto.
*1649–1650: Studoj en [[Marburg]] kaj [[Gießen]], nefinitaj; pro duelo li devas forlasi la altlernejon kaj transloĝiĝas al [[Kenigsbergo]]; li ekstudas teologion kaj retorikon kaj perlaboras kiel privata instruisto
*1654–1657: Stieler soldatas kaj iĝas oficiro; vojaĝoj al Nederlando, Franclando, Italujo kaj Svislando
*1657: »Christus Victor« ([[Dancigo]])
*1660: Sub pseŭdonimo aperas la kanta antologio »Die Geharnschte Venus oder Liebes-Lieder im Kriege gedichtet« (Heidelberg)
*1662: Stieler denove studas en [[Jena]], ĉe la jura fakultato sed nomumitas samjare ĉambra sekretario de la grafo Albrecht Anton von Schwarzburg-Rudolstadt
*1665–1667: »Sehnliche Nachsehen« (Königsberg); ĉekortege komenciĝas la kariero de Stieler kiel verkisto: aperas ses komedioj por la festoj de la grafo de 1665-57 (la t.n. ''Rudolstadt-aj festivaloj''), krome »Filidors Traur / Lust und Mischspiele« (Jena 1665); por la [[Vajmaro|vajmara]] kortego skribatas »Bellemperie« kaj »Willmut« (ambaŭ Königsberg 1680)
*1666–1676/1677: Stieler laboras por la ernestinoj en [[Eisenach]]
*1668: Stieler membriĝas al la societo ''Fruchtbringende Gesellschaft'' kun la kluba nomo ''Der Spate''Er wird als »Der Spate« Mitglied der Fruchtbringenden Gesellschaft; »Melissa. Schäfferey«.
*1670: Stieler estas kuneldonanto de »Fünffaches Fürstliches Sächßisches Trauer Gedächtnüß«, (Weimar)
*1673: Stieler famiĝas inter la samtempuloj verkante praktikajn lernolibrojn por la korekta uzo de germana lingvo: »Teutsche Sekretariat-Kunst« (Nürnberg)
*1676: »Discursus de abbrevianda lite« (sub pseŭdonimo, Schaffheim); »Idea rhetoricae Serotini« (sub pseŭdonimo, Nürnberg).
*1678: »Der Teutsche Advocat« (Nürnberg); »Hoch-fürstlicher Ehren-Altar«, (Gotha)
*1679: »Der Allzeitfertige Secretarius« (Nürnberg); »Der Bußfertige Sünder«, (Nürnberg)
*1680–1684/1685: Stieler intertempe ege ŝatatas ĉe la vajmara kortego
*1683: »Auditeur oder KriegsSchultheiß« (Nürnberg)
*1684: »Jesus-Schall und Wiederhall«, (Gotha); »Schattenriß der Welt«, (Gotha).
*1685: verkatas la [[poetiko]] »Die Dichtkunst des Spaten«
*1690: Stieler povas permesi al si vivi kiel liberprofesia verkisto en Erfurto; paralele li konsiladas la kortegon
*1691: La verko »Der Teutschen Sprache Stammbaum und Fortwachs« (Nürnberg) montregas la intereson de Stieler plialtkvalitigi la uzon de la germana
*1695: »Politische Briefverfassung«, (Heidelberg); en la traktato »Zeitungs- Lust und Nutz« (Heidelberg), unu el la unuaj germanlingvaj scienca laboro pri la gazetaro, Stieler mire antaŭvidas multajn avantaĝojn de tiu ĉi nova amaskonunikilo
*1699 »Der Allerneust-ankommende Secretarius« (Heidelberg)
 
== En [[Esperanto]] aperis ==