Ribelo en GDR en 1953: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Fono ==
La aranĝoj de la registaro de [[GDR]] por ''konstrui la socialismon laŭ [[Sovetunio|sovetia]] modelo'' kreskigis ekde somero 1953 la malkontenton ene de la enloĝantaro. La produktado de konsumartikoloj malantaŭenŝvovitis favore al la evoluigo de la peza industrio. En la monatoj de politika ŝanĉeliĝo post la morto de la diktatorego [[Stalino]] en la 2.3.1953 la gvidantoj de la partio [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands|SED]] ricevis en la 9.6. ordonon fare de [[Moskvo]] promesi novan, pli liberalan kurson al la civitanoj. Tamen anoncitis en la gazeto ''Tribüne'', organo de la unueca sindikato FDGB, ke malgraŭ liberaligo ekonomia restu la ĵus en la 28.5. enkondukitaj plialtigitaj labornormnoj.
 
Reage laboristoj de la Stalin-aleo en [[Orienta Berlino]] tuj ekstrikis kaj marŝis manifestacie en la direkto al la ''Domo de la ministerioj'' (Leipziger-strato), la sidejo de la registaro de GDR. La sekvantan tagon (17-a de junio) aliĝis por protesti pli ol 10.000 dungitoj de la fabriko ''Stahl- und Walzwerke Henningsdorf''. Post kiam [[Okcidenta Berlino|uestberlinaj]] amaskomunukikoj raportis pri tiuj nekutimaj aferoj la demonstracioj ekis ankaŭ en aliaj grandurboj kaj industriaj centroj (ekz. Leipzig, Magdeburg, Halle, Bitterfeld kaj Jena) kaj kovris finfine la tutan shtaton.