Historio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 78:
Ambaŭ ŝtatoj postulis esti la morala reprezentanto de la tuta germana popolo, sed ekde 1966 GDR akcentis la malsamecon de sia "socialisma soci-ordo" al la "kapitalista-venĝisma reĝimo" en okcidento. En sia tria konstitucio, el 1974, GDR forigis la lastajn aludojn al tutgermana komuneco.
 
La politiko de la komunistoj de la [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands|Socialisma Unuec-Partio de Germanio]] (unue sub [[Walter Ulbricht]], poste [[Erich Honecker]]) kaŭzis grandan fuĝadon al okcidento, pro kio jam en 1949 estis starigitaj limoj inter la teritorio de GDR kaj la okcidento. En junio 1953 fariĝis [[Laborista insurekcio de 1953 (GDR)|Popola insurekcio en GDR]]. En 1961 la komunistoj malebligis ankaŭ la fuĝon pere de Berlin, konstruante muron inter "Berlin, ĉefurbo de GDR" kaj la okicidentaj, liberaj partoj de la urbo. Ĝis tiu dato preskaŭ tri milionoj da homoj estis forlasintaj la teritorion de GDR.
 
[[Dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-107546, Köln-Bonn, Adenauer, Mutter eines Kriegsgefangenen.jpg|thumb|[[Konrad Adenauer]] en septembro 1955, reveninta de vizito al Moskvo. Tie li sukcesis aranĝi la liberigon de germanaj militkaptitoj en Sovetunio. Patrino de militkapitito dankas al li.]]