Palazzo dei Priori (Peruĝo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|Palazzo dei Priori La '''''Palazzo dei Priori''''' (eo: palaco de la estroj) estas palaco en Peruĝo, ĉefurbo de la regiono Umbrujo en...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Perugia04.jpg|eta|Palazzo dei Priori]]
La '''''Palazzo dei Priori''''' (eo: palaco de la estroj) estas [[palaco]] en [[Peruĝo]], ĉefurbo de la regiono [[Umbrujo]] en [[Italujo]]. La palaco de la urbestraro entenas aron da interesaj salonoj kaj ĉambroj. Oni konstruis la domon ĝis en la 16-a jarcento ĉefe el [[travertino]] kaj el blankaj kaj ruĝaj ŝtonoj el najbara [[Bettona]].
 
La ''Kunvenejo de la Urbestroj (‘Sala dei Priori’ kaj ‘Sala dei Notari’)'' el 1293 havas per siaj ok [[apogarko]]j tre eksterordinaran formon. Apogarkoj estas arkoj, kiu staras oblikve al la ĉefdirekto de ĉambro kaj stabiligas la du kontraŭstarajn murojn unu kontraŭ la alia.
 
Muroj kaj tegmento ''komercokolegarejo ('Collegio della Mercanzia')'' el la 15-a jarcento havas lignotegaĵon tre malkutiman por Italujo. Tiajn ekipaĵojn oni kutime nur konas el la nordaj, klimate pli malvarmaj landoj.
 
La ''Aŭdiencosalono ('Sala dell’ Udienza')'' de la ''Monŝanĝisto-Kolegaro ('Collegio del Cambio')'' apartenas al la plej belaj kaj plej bone konserviĝintaj internaj ĉambroj kaj devenas el la jaro 1452. Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de la palaco. Al granda komercurbo kiel Peruĝo en la mezepoko apartenis ebleco, interŝanĝi la diversajn valutojn, kiuj ĉi tie renkontiĝis. La muraj kaj tegmentaj petraĵo ekestintaj inter 1496 kaj 1500 devenas de [[Pietro Perugino]] kaj eble eĉ de lia tiama lernanto [[Rafaelo]].
[[dosiero:Perugia-Palazzo dei Priori 1.JPG|eta|Fasado]]
[[dosiero:Perugio-Palazzo dei Priori 2.JPG|eta|Kunvenejo]]
== Literaturo ==
{{Commonscat|Palazzo dei Priori (Perugia)}}
* Francesco Federico Mancini, Giovanna Casagrande: ''Perugia. Kunst- und Geschichtsführer.'' Pellegrini, Peruĝo 1985.
* Klaus Zimmermanns: ''Umbrien. Eine Landschaft im Herzen Italiens.'' (= ''DuMont-Dokumente. DuMont Kunst-Reiseführer''). DuMont, Kolonjo 1987, ISBN 3-7701-1684-4, pj. 76–79.
{{Coordinate |NS=43.1119 |EW=12.3885 |type=landmark |region=IT-PG}}
[[Kategorio:Palacoj en Italujo]]