Bruĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldono de ligo al Flandraj Primitivuloj
Linio 53:
Al tio sekvis la [[Aŭstrio|aŭstria]] regado, la [[anekso]] de [[Francio]], la kunigo kun [[Nederlando]] kaj en 1830 la [[sendependeco]] de [[Belgio]]. Inter 1600 kaj 1885 Brugge apartenis al la plej malriĉaj urboj de la regiono. La [[industria revolucio]] alportis al Bruĝo nur ioman ŝanĝon.
 
Finfine, estis la franclingva romano ''Bruges-la-Morte'' (''Bruĝo la mortinta'') de [[Georges Rodenbach]], kiu denove famigis la urbon. En tiu libro Bruĝo estis priskribita kiel malriĉiĝinta sed mistera kaj tio kondukis al subita inversio en la internacia intereso. La historia heredaĵo estis remalkovrita (ankaŭ danke al la multaj britoj kiu tiutempe loĝis en Bruĝo) kaj konstruo de la haveno de Zeebrugge en 1896 ankaŭ metis ekonomian bazon por revivigo. La ekspozicio de pentraĵoj de [[Jan van Eyck]], [[Roger van der Weyden]], [[Hans Memling]] kaj aliaj (la t.n. [[Flandraj PrimitivojPrimitivuloj]]) en 1902 estis la impeto por la forta kultura kaj turisma disvolviĝo kiu karakterizas la urbon ĝis nun.
 
Dum la du mondmilitoj Bruĝo ne spertis grandajn detruojn. En 1971 la teritorio de la urbo estis pligrandigita per kunfandiĝo kun la ĉirkaŭaj komunumoj. En 2000 la urbocentro iĝis [[Monda heredaĵo de Unesko]] kaj dum 2002 Bruĝo estis [[Eŭropa Kultura Ĉefurbo]].