Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 396:
P.S. Łukasz, la proponinto mem, ĵus antaŭ fari la proponon promesis nome de TEJO refunkciigo de statika arĥiva versio de la vikio. Do ne estas valida argumento, ke la retejo ne plu funkcias, kaj efektive per la decido publikigi arĥivon (kiun mi kiel TEJO-movadano kaj esperantologo tre bonvenigas) li mem esprimis sian opinion ke la vikio estas konservinda (supozeble pro la valoro de la datumoj pri la historio de TEJO, kiujn ĝi enhavas). Artikolon pri TEJO-Vikio mi do komparus kun artikolo pri iu organiza arĥivo – ankaŭ tiun TEJO havas en Roterdamo (parto de la [[Arkivo de UEA]]), kaj ankaŭ ĝi certe meritas havi artikolon (aŭ almenaŭ sekcion en priskribo de la UEA-arĥivo). Ke ĝi ne ekzistas, dum ekzistas artikolo pri la "reta arĥivo", estas supozeble nur ĉar la TEJO-Vikio estas multe pli facile atingebla kaj malkovrebla ol la fizika arĥivo en Roterdamo. --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 12:19, 22 Jan. 2015 (UTC)
:{{komento}} Tiuj informoj, kiujn vi nun prezentas ĉi tie estas ja interesaj kaj se la artikolo restu konservita, ĝi nepre devas esti amleksigita je tio, kion vi ĵus skribis ĉi tie. Ja en la artikolo estas neniu mencio pri tio kiam kreiĝis la vikio, nenio pri ĝia pionieco kaj historia valoro. Sen tio ĝi estas simpla mencio pri unu el laboriloj de TEJO, kiu sonas, kvazaŭ same oni povus verki pri komitata retlisto, pri Trello, kiun uzas estraro kaj komisionoj, pri servilo aŭ pri dokmentoj de google. Do, laŭ mi la artikolo forigendas, se ĝi ne ricevos pliriĉigon je informoj pri sia historia valoro. --[[Uzanto:LukiZ|LukiZ]] ([[Uzanto-Diskuto:LukiZ|diskuto]]) 12:28, 22 Jan. 2015 (UTC)
{{kontraŭ}} Grava por la historio de esperanto kaj de vikipedio.--[[Uzanto:Pinof|Pinof]] ([[Uzanto-Diskuto:Pinof|diskuto]]) 14:32, 22 Jan. 2015 (UTC)