Til' Strigospegulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Till Eulenspiegel.jpg|right|thumb|200px|<center>bildo de '''Til' Strigospegulo''' en la unua libro pri li (1515)]]
'''Til' Strigospegulo''', originale malaltgermane '''Tyl Ulenspegel''', altgermane '''Till Eulenspiegel''' kaj nederlande '''Tijl Uilenspiegel''', estas legenda mezepoka vojaĝanta amuzisto kaj heroo de malaltgermana populara libro, publikigita anonime dum la jaroj 1510 aŭ 1511.
 
Linio 9:
La libro pri Til' Strigospegulo estas la plej signifa literaturaĵo de la mezepoka malaltgermana lingvoregiono. Jam dum la 16a jarcento ĝi tradukiĝis al multaj eŭropaj lingvoj, inkluzive de la latina, franca, nederlanda, angla kaj pola. Pli novaj romanoj pri Til' Strigospegulo dum la postaj jarcentoj modifis la historion kaj el la origine kruda karaktero iĝis simpatia ŝercemulo. Nuntempe ekzistas tradukoj en pli ol 280 lingvoj.
 
[[Dosiero:EULENSP.jpg|thumb|left|<center>Eulenspiegel-memorejo en Mölln]]
La figuro ankaŭ inspiris multajn literaturaĵojn, kiuj ne strikte ligiĝis al la originalo. Konata ekzemplo estas la romano
''La légende et les aventures héroiques joyeuses et glorieuses d'Ulenspiegel et de Lamme Goedzak au pays des Flandres et ailleurs'' de ''Charles De Coster'', verkita dum la 19a jarcento, kiu translokigas la historion al la mezepoka flandra urbo [[Damme (Belgio)]] kaj ĉirkaŭaĵo. La populara romano tre kontribuis al kreo de flandra kultura identeco. La komponisto ''Richard Strauss'' dum 1895 verkis muzikaĵon kun la germana titolo ''Till Eulenspiegels lustige Streiche''.