Pajno: Malsamoj inter versioj

40 bitokojn aldonis ,  antaŭ 15 jaroj
sen resumo de redaktoj
(kelkaj alilingvaj ligiloj)
Dum unu el siaj multaj amoraj aventuroj la duonkaprulo ekvidis la belan nimfon [[Sirinksa]] filino de la rivero [[Ladono]] kaj tuj lia koro bolis de amdeziro. Obstine li persekutis ŝin, kaj la nimfo kiu ne interesiĝis pri amaferoj, ĉar ŝi estis ĉasistino kaj sekvantino de la diino [[Artemisa]], forfuĝis plena de teruro. Kiam Pajno preskaŭ kaptis la nimfon, ŝi petis helpon de sia patro kiu tuj transformis ŝin en kanarbedon. La dio tute malĝoja, pro la amora malsukceso, perceptis ke la delikataj kanoj elsendis agrablan kaj harmonian sonon, tiam li fortranĉis kelkajn ŝalmojn (unuj diras sep ŝalmoj) je diferencaj longoj, kunigis ilin per abelvakso kaj faris blovmuzikilon kiun li nomis [[sirinkso]], ankaŭ konatan kiel [[pajnoŝalmo]].
 
Plutarko, greka historiisto sub la regado de [[Tiberio]], rakontas tre interesan okazaĵon pri la morto de Pajno. Egipta ŝipo sub stirado de Tamo iris sur trankvila akvo de la [[Egea maro]] kiam la ŝipanoj subite aŭdis strangan kaj misteran voĉon ŝajne venantan de la ondoj aŭ aero kiu diris: ''La granda Pajno mortis!'' kaj instruis al la vojaĝantoj ripeti laŭtvoĉe tiun diraĵon kiam ili alvenos al determinita loko. Alveninte tie la ŝipanoj samtempe kaj laŭtvoĉe ripetis: ''La granda Pajno mortis!''. Apenaŭ ili finis krii aŭdiĝis strangaj ĝemoj de suferoj ŝajne venintaj el la vento, kvazaŭ la tuta marloĝantaro estis samtempe ĝemanta. Tiu ĉi okazaĵo tuj fariĝis notico en [[Romo]] kaj konsternis la popolon, kiu demandis pri la siginifo de la mistero. Oni kredis tiam, ke la epoko de Pajno finiĝis, ke la [[paganismo]] alvenis al sia fino.
 
{{ĝermo}}
 
Sennoma uzanto