Sinaia: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e (Script) File renamed: File:Coa sinaia ro.pngFile:ROU PH Sinaia CoA.png File renaming criterion #6: Harmonize file names of a set of images (so that only one part of all names differs) to ease...
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Sinaia estis unuafoje menciita en dokumentoj en la jaro [[1690]], sub la nomo Izvorul (La Fonto).
 
Ekde [[1874]] ĝi portas la nunan nomon – "Sinaia" – nomo pri kiu la tiutempaj dokumentoj supozas ke ĝi devenas el "Sinajo", la Sankta Monto, vizitita de Spătarul Mihai Cantacuzino (Princo Mihajlo Kantakuzino) – tiu, kiu konstruigis en la urbo la monaĥejon "Endormiĝo de la Dipatrino" (1690–1695), laŭ la modelo de la monaĥejo "Sankta Helena" sur la [[monto Sinajo]].
 
==Monumentoj==
Linio 16:
 
===Kastelo Peleŝ===
La reĝo [[KarloKarolo_la_1-a_(Rumanio)| Karolo la Unua de Rumanio1-a]] deklaris Sinaia "reĝa somerrezidejo" kaj konstruigis tie la Kastelon Peleŝ, kiu restas la ĉefa pitoreskaĵo de la urbo. Konstruita inter 1873–1883 (la unua etaĝo) kaj 1896–1914 (la dua etaĝo) en la arkitektura stilo de la Germana Renesanco, laŭ la planoj de la viena arkitekto Vilhelmo de Doderer kaj de la germana Johano Schultz el Lembergo, la kastelo estos transformata laŭ gotika maniero de la ĉeĥa arkitekto Karel Liman, en la jaroj 1896–1914. La tuta konstruaĵo konsistas el 160 ĉambroj kaj havas centran turon altan je 66 metroj, kiu donas al ĝi fabelan bildon.
 
Nuntempe la Kastelo Peleŝ estas unu el la plej vizitataj rumanaj muzeoj. Ĝiaj salonoj, ĉambroj, koridoroj diversstilaj porponasproponas al la vizitantoj agrablajn surprizojn, la sinsekvo de diversaj stiloj estas vera leciono pri arto. La fajna meblaro, la speguloj de [[Murano]], barokaj baldakenoj, la ĉambroj remburitaj per kordova [[ledo]] kaj mirindaj vitraloj estas tiom da altiraĵoj, kiuj atendas tiujn, kiuj eniras en la fantastan mondon de tiuj internaĵoj. La biblioteko enhavas valorajn librojn kaj inkunablojn senprezajn, kaj la korto de la palaco havas multnombrajn statuajn grupojn, dignajdignajn je subĉiela muzeo.
 
===La Kazino===
Linio 24:
 
===Muzeo George Enescu===
Ĝi estas vilao konstruita inter la jaroj 1921–1922 laŭ la planoj de la muzikisto, kiu tie verkis parton de sia verkaro. Ĉi tie [[George Enescu|Enesku]] gastigis dum tri sinsekvaj someroj sian grandan amikon, [[Jehudi Menuhin]].
 
Hodiaŭ Sinaia estas grava turisma centro, kie okazas prestiĝaj sciencaj, kulturaj kaj artaj aranĝoj naciaj kaj internaciaj.