Lidja Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo
eta
Linio 28:
Lidja faris korektojn en "Fabeloj de Andersen", vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde [[1925]]. Tiujare aperis "Noveloj" de Henryk Sienkiewicz, kaj en 1932 "Noveloj" de Bolesław Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de "Quo vadis" de Sienkiewicz, [[Nobel-premio|Nobel-premiito]] por tiu verko, esperantlingve publikigita en [[1933]]. Ŝi ankaŭ tradukis de la verkoj de [[Bahá'u'lláh]], la fondinto de la [[Bahaa Kredo|Bahaa komunumo]], la faman verkon nomitan la «[[Libro de Certeco]]».
 
Dum la dua mondmilito Lidja Zamenhof iĝis viktimo de la tragedio nomata eŭfemisme [[Holokaŭsto]]. Sub la germana okupada reĝimo, ŝi estis arestita kaj malliberigita en la [[geto]] [[Varsovia geto|de Varsovio]]. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medicinonmedikamentojn kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al la [[ekstermejo]] en [[Treblinka]], kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro [[1942]].
 
Lige kun la 100-a datreveno de la naskiĝo de Lidja, estis publikigita la libro "Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj" kun artikoloj, eseoj, recenzoj, entute publicista verkaro de Lidja Zamenhof.