Agoj de Sankta Johano la Evangeliisto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:25, 31 jan. 2015

La Agoj de Sankta Johano la Evangeliisto aŭ, plimallonge Agoj de Johano estas apokrifo de la Nova Testamento temanta pri ĵus citita apostolo, greklingve: verkita en la dua duono de la 2-a jarcento. Ĝi prezentas docetistajn kaj gnostikajn influojn.

Cizaĵo de 1541 portretanta Sanktan Johanon la Evangeliiston.

La tradicio indikas aŭtoro certan Leŭcion Karinon disĉiplon de Johano apostolo kaj evangeliisto, kiu estus kompilinta aliajn apokrifajn Agojn lisitgatajn en la tieldirita "leŭcia ciklo": Agoj de Petro, Johano, Tomaso kaj Paŭlo. Als teksto alvenis en duobla versio. La pli antikva estas la pli longa, sed ĝi perdis la komencan parton: ĝi priskribas alvenon, predikadon kaj miraklojn de Johano en Efeso post la forlaso de la urbo Mileto en kiu li rifuĝis por foreviti la judajn persekutojn en Jerusalemo.

Versio malpli antikva kaj pli mallonga priskribas la renkonton de inter Johano kaj Domiciano, lian ekzilon en Patmos, kaj lian revenon kaj morton en Efeso. La konstatita malfrua periodo de kompilado kaj la stilo ekscese novelĝenra malpermesas opinii ke la mallonga apokrifo povas enteni ion historian, kvankam oni ne povas ekskludi ke ĝi povis esti repreninta dstenojn de la antaŭaj busaj tradicioj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj