Ludoviko la 14-a (Francio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Centro-Valo de Luaro
Linio 135:
== Ekonomio ==
[[Dosiero:Meulen.jpg|eta|maldekstra|275px|Ludoviko la 14-a dum la ekokupo de [[Besançon]].]]
Kiam Ludoviko la 14-a fariĝis reĝo en [[1661]], la interna situacio de [[Francio]] estis ne tre bona, ĉefe pro la lastaj militoj kontraŭ [[Hispanio]]. La antaŭa reĝo [[Ludoviko la 13-a]] kaj sia ĉefministro [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|Richelieu]] ĉerpis enormajn fondojn el la ŝtatbuĝeto por financi la militojn, sed ankaŭ la kortegan vivon, arton kaj kulturon. Cetere, multa mono simple kaj tute malaperis pro la korupto de la franca burokrataro. Konsekvence, ekzistis dum la administrado de [[Jules Mazarin|Mazarin]] kolosa fiska premo sur la franca loĝantaro, kiu ribelis plurfoje, ekzemple kun la ribelo de lignoŝuistoj en [[Centro-Valo (Francio)de Luaro|Centro]] ekde aprilo ĝis aŭgusto [[1658]], aŭ tiu de [[Bulonjo-ĉe-Maro]] je majo [[1662]]. Ludoviko la 14-a si mem skribis jenon : « ''Kiam Mazarin mortis, estis granda malordo en la administrado de mia reĝlando'' ». Ludoviko la 14-a tiam decidigis ambician celon por si mem : elradiki tiun ĥaoson kaj starigi novan, klaran strukturon en la franca ŝtato. Unue, li arestigis en [[1661]] sian antaŭan ministron pri financoj, [[Nicolas Fouquet]], ĉar tiu ĉi – laŭ la opinio de la reĝo – ekscese pliriĉiĝis per sia ofico kaj konstruis la luksegan [[Vaux-le-Vicomte|kastelon de Vaux-le-Vicomte]]. Tio estis klara averto al la posteulo de Fouquet.
 
Ludoviko sekve nomumis la spritegan [[Jean-Baptiste Colbert]] kiel sia nova « ĝenerala kontrolisto de la financoj » (''Contrôleur général des Finances''). Colbert ellaboris sian propran interpretadon de [[merkantilismo]], tio estas « [[kolbertismo]] » : ĝi ĉefe temis pri la kreskigo de eksportaĵoj kaj la malkreskigo de importaĵoj. La oficio de ministro pri financoj estis forigita kaj anstataŭigita de financa konsilio, kiun la reĝo kaj Colbert prezidis. Tio estis relative eksterordinara, ĉar reĝo normale ne devis zorgi pri io tiel malkonvena kiel mono. Danke al Colbert, kiu firme batalis kontraŭ korupto kaj renovis la burokrataron, la imposta enspezo duobliĝis sen tio, ke la kreado de novaj taksoj estus bezona. Ekde la komenco de sia reĝado, Ludoviko do kapablis malgrandigi la impostojn kaj, konsekvence, pliradigi la disvolviĝon de la franca ekonomio. Plie, la franca ekonomio profitis el la starigo de novaj [[manufakturo]]j, plejofte ŝtatiniciatitaj kiel la [[manufakturo Gobelin]] en [[Parizo]] aŭ aliaj fabrikejoj en [[Beauvais]]. La franca industrio pri lukso precipe ekfloris tra la tuta [[Eŭropo]], kaj eĉ pli malproksime. Danke al komercaĵoj kiel la tapetoj ''Gobelin'', speguloj, puntoj, oraj juveloj aŭ rafinitaj mebloj, la franca krono enkasigis esceptan enspezon. Sekve, norda Francio fariĝis [[Dogano|dogana unio]], por malplipezigi obstaklojn al komerco interne de la reĝlando, kaj multaj novaj vojoj aperis tra la reĝlando. Sed la provo krei grandan doganan union por la tuta lando, fare de Colbert, malsukcesis pro lokaj komercaj privilegioj. Danke al la helpo de sia filo - la [[Jean-Baptiste Colbert de Seignelay (1651-1690)|markizo de Seignelay]] - Colbert malgraŭe sukcesis krei komercan ŝiparon por vendi francajn produktaĵojn eksterlande.