Katedralo de Brunsvigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
La 29-an de decembro 1226 la katedralo estis konsekrata kaj [[Thomas Becket]] elektita kiel tria [[patrona sanktulo]] de la katedralo. Ekde 1543 la katedralo de Brunsvigo estas [[Protestantismo|protestantisma]] preĝejo.
== Arĥitekturo ==
[[dosiero:Braunschweig Braunschweiger Dom Mittelschiff (2011).JPG|eta|Meznavo orienten. Malfone la tombomonumento por [[Henriko la Leono]] kaj lia dua edzino [[Matilda Plantaĝeneto]].]]
[[dosiero:Braunschweiger Dom Innenansicht des nördlichen Seitenschiffs.jpg|eta|Norda flanknavo laŭ [[rektangula gotiko]]]]
Notoj pri la komenco de la laboroj je la [[Romaniko|romanika konstruaĵo]] kaj la komisiitaj [[konstruestro]]j ne plu ekzistas. Kiel indikiloj uzeblaj estas nur la konsekradoj de la multaj [[altaro]]j de la katedralo, pri kiuj parte ankoraŭ ekzistas dokumentoj.
 
Origine konceptita kiel trinava romanika [[baziliko|pilastrobaziliko]] laŭ ligita sistemo, kun [[transversa navo]], tri [[absido]]j, [[kripto]], [[ĥorejo|ĉefĥorejo]] kaj [[okcidenta alkonstruaĵo]] kaj konstruita el [[kalkŝtono]] el la montoĉeno Elm kaj [[sabloŝtono]] el la ĉirkaŭaĵo de Brunsvigo, trans la jarcentoj la katedralo estis plurfoje pliampleksigata kaj transkonstruata. La aparta arĥitektura formo rezultas el la pilastroj kaj muraj antaŭmetaĵoj kun eĝokolonoj, kuboformaj [[kapitelo]]j, troaltigitaj krucokrestaj [[volbo]]j, en la [[meznavo]] kiel [[barelvolbo]]j kontinue sen bendoarkoj. Tiu ĉi modestas volboformo, kiu rezignas la subdividon de la volbo en naverojn, estas surpriziga por malfruromanika preĝejo.
 
La orienta flanko de la katedralo estis malplej konstrue ŝanĝata dum la paso de la jarcentoj. Sur la norda flanko ankaŭ troviĝas la ĉefa portalo de la preĝejo, sur tiu la blazono de la [[velfa]] kanceliero kaj kolegiatestro Ludolf Quirre kaj la jarnombro 1469. La du okangulaj turoj de la katedralo ricevis proksimume 1300 gotikan sonorilkameron, restis tamen ĝi nun nefinitaj.
 
Inter 1322 kaj 1346 oni almetis ĉe la suda flanko kroman flanknavon, kaj post kiam oni sur la norda flanko estis malkonstruinta la tie jam ekzistantan flanknavon, oni konstruis anstataŭe dunavan [[malfrugotika]]n halon. Lakonsekrado okazis en 1477.
 
Okulfrapas, ke la nordaj flanknavoj estas konstruitaj laŭ la [[rektangula gotiko]], la stilo de angla malfrugotiko maltipa por la regiono. Karakterizaj por tio estas la tipaj fenestroj kun [[Tudor-Arko]]j same kiel la fasonado de la volboj. La kolonoj portantaj la volbojn estas en si mem torditaj kaj prezentas majstroverkojn de ŝtontajla arto.
 
Pli grandaj arĥitekturaj ŝanĝoj okazis sub duko Rudolfo Aŭgusto proksimume 1687 kaj lia frato duko Antonio Ulriĥo proksimume 1700. Inter 1866 kaj 1910 inter alie konstruestro Ernst Wiehe finfine fundamente resanigis kaj transkonstruis la katedralon laŭ la tiama modo la katedralon [[historiisma]].
 
== Literaturo ==