Nous: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 22 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q835041)
Linio 1:
'''Nous''', aŭ ''kosma intelekto,'' tradukebla el la greka νούς aŭ νόος per [[Pensado|penso]] aŭ [[intelekto]], estas vorta esprimo enigita en la filozofia uzo iniciate de [[Anaksagoro]] por indiki la originan motoron (movanton) de la universo, kiu estas la responsulo de la alekzistiĝo kaj diferenciĝo de la materiaj elementoj.
 
== Laŭ Anaksagoro ==
Anaksagoro al tio alvenas spurante [[Parmenido]]n el [[Elajo]], [[Grekio]], 515 - 450 a.K., kiu estis asertanta ke la [[esto]] estas eterna dum la aliiĝo-ŝanĝado estas nur ŝajno.
 
Linio 20:
Malgraŭ ke tiu origina motoro estas de li nomata [[intelekto]], Anaksagoro al ĝi ne agnoskas celemon, ordigan volon, kaj pro tio lin oni ([[Sokrato]], [[Platono]] kaj [[Aristotelo]]) riproĉis pro manko je plia ekspluato de la bone efika teorio.
 
== Post Anaksagoro ==
 
La ''nous'' de Anaksagoro metas la bazojn de la naskiĝo de du grandaj temoj de spekulativado de filozofoj: la problemo de la rilatoj inter Dio kaj la mondo kaj la problemo de la rilatoj inter sperto-kono kaj racio.
 
Linio 38 ⟶ 37:
Jam [[Filo de Aleksandrio]] verkis pri ''logoso'' kiu tamen estas de li hipostazigita kiel interna esto, kaj jam [[Stoikismo|stoikuloj]] prezentis la mondon animita de ''logoso'' kiel inteligenta principo, nome kiel io imanenta en la kosmo. Ne necesas, tamen, serĉi antaŭantojn aŭ kunligojn por la johana koncepto pri la Vorto Enkarnita: la fono de la Malnova kaj Nova Testamento liveras ĉiujn necesajn elementojn de la johana penso, kiu devas esti konsiderata intuicio atingita surbaze de bibliaj ideoj.
 
== Laŭ [[Aŭgusteno de Hipono]] ==
 
En [[novplatonismo]] de Aŭgusteno ''nous'' estas la bazo por metafiziki aŭ religie pensi. Ĉio tio okazas pro la influo en la animo de io supera kiu prilumas la intelekton kaj estas la konstanta kaŭzo de la kono rilate sin mem kaj la eskteran mondon. Ankaŭ Plotino parolas pri ''nous'' prilumanta, ekstera al la animo. Ĉikaze Aŭgusteno kaj Plotino sampensas.
Linio 46 ⟶ 45:
Por la ortodoksa kristanismo ''nous'' estas la okulo de la koro kaj animo: do la atento estas adresita precipe al la flanko devota, la mistika, anstataŭ al tiu intelekta. Kaj la koncepto ĝuas je multaj nuancoj. Kiam, tamen, ''nous-logos'' estas legata kiel io dieca, ĝi akiras la kvalifikon de Dia Persono koincidigante Jesuon Kriston kun la dua persono de la [[Triunuo]].
 
== ''Nous'' kaj Gnostikuloj ==
 
[[Valenteno (filozofio)|Valenteno]] (135-165 p.K.) kreas sian sistemon tre kompleksan en kiu, fine la ''nous'' estas derivaĵo el multaj devivazoj, ŝargita ripari la misojn de antaŭaj derivaĵoj ([[eono]]j). La problemo de Valenteno estas tiu de la malbono en la mondo kreita de Dio-Bono: kio okazis por ke la mondo kreita de Dio travivas en la sufero? Por savi kaj la kreadon kaj la senkulpon de Dio, Valenteno ellaboras kaj miksas doktrinojn diversdevenajn kaj ankaŭ kontraŭdirajn en kiu ''nous'' identiĝas ja jes kun Jesuo la Nazareta, sed tiu ĉi perdas la evangeliajn konotaciojn... <ref>[[Irenaeus|Ireneo]]. ''On the Detection and Overthrow of the So-Called Gnosis''. I. i. 1-5; [[Hipolito de Romo|Hipolito]]. ''Philosophumena''. vi. 29-31; [[Teodoreto]]. ''Haer. Fab''. i. 7.</ref>
 
[[Bazilido]] (ĉevale de la 2a2-a kaj [[3a3-a jarcento]]j) <ref>[http://it.wikipedia.org/wiki/Basilide]</ref> estas turmentata de sama problemo kaj ĝin solvas per multobligo de la diecaj protagonistoj inter kiuj la fina estas Jesuo (eble detigebla kun la ''nous'') kiu sukcese provas ripari la misojn de aliaj antaŭaj eonoj elirantaj el la [[Ogdoado]]. Interesa estas en Bazilido la elpensaĵo laŭ kiu Jesuo, la ''eono-nous'', ne povis suferi kaj do lia pasiono estis nur ŝajna. Vidpunkto tiu kiu estos ricevita en la Korano, laŭ kiu la dia profeto ne povis esti venkita de la homoj: Dio lin anstataŭigis per alia krucumota.<ref> Probablas, tamen, ke ''nous'' vere okupus lokon en la bazilida sistemo ĉar lia Ogdoado, “la granda Arkonto de la universo, la Nedireblulo”, estas eble nur ŝajne formita de kvin membroj menciitaj de Ireneo, [[Klemento de Aleksandrio]] en sia verko [[Stromata]].</ref>
 
[[Simono Mago]]. Ankaŭ la opiniaj atribuataj al tiu persono de la Agoj de la Apostoloj konceptas Jesuon kiel ''nous'' kiu, tamen, ankaŭ imagitas kiel la unua el la ses radikoj emanantaj el la Negenerita Fajro ktp. <ref>Hipp. vi. 12 ff.; Theod. I. i.</ref>
 
En la evangelio de Maria [[Mario Magdalana|Magdalena]], eble de dua duono de la 2a2-a jarcento, Jesuo parolas pri ''nous'' kiel pri esenco kiu kunlaboras kun li. La gnostika karaktero de tiu evangelio misfiguras la personon kaj rolon de Jesuo: la ''nous'' staras inter la animo kaj la spirito.
 
==Notoj Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==
==Internaj legiloj==
* [[Intelekto]]
* [[Inteligento]]
* [[Psiko]]
* [[Animo]]
* [[Spirito]]
* [[Logoso]]
 
[[Kategorio:Filozofia terminologio]]