Aborto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
La kutima metodo estas dono de kombino la substanco [[mifepristono]] kaj [[prostagladino]]. La tiel nomita aborta pilolo blokas la efikon de la [[hormono]] [[progesterono]] kaj kaŭzas la malfermiĝon de la [[utera cerviko]]. Proksimume du tagojn post la konsumo de la aborta pilolo la virino glutas la prostagladinon, kiu kontraktigas la uteron kaj eligas la uteran mukozon kune kun la embrio. La procedo tre similas pli fortan menstruon. La medikamentoj kutime estas donataj ekster la hospitalo. Post du semajnoj estas necesa posta ekzamenado. En proksimume 5% de la kazoj la traktado ne sukcesas kaj restas tiom da materialo en la utero, ke necesas tamen kirurga operacio.<ref>[http://www.profamilia.de/erwachsene/ungewollt-schwanger/schwangerschaftsabbruch/medizinisches/mifegyne.html Informpaĝo de la fondumo "Pro Familia", germanlignva retejo konsultita 2015-02-04]</ref>
 
==Riskoj==
===Hormona aborto===
Se abortoj okazas laŭ leĝa permeso en bona kliniko la medicina risko de tia operacio estas tre malgranda. En Usono ekzemple je 100000 abortoj sub ordinaraj kondiĉoj okazis nur 0,6 patrinmortoj, do 14-oble malpli ol dum naskoj (8,8 patrinmortoj je 100000 naskoj).<ref>EG Raymond, DA Grimes: The Comparative Safety of Legal Induced Abortion and Childbirth in the United States. In: Obstetrics & Gynecology. 119, n-ro 2, parto 1, februaro 2012, p. 215–219</ref> Riskoj tamen en landoj, kie aborto okazas sub mizeraj kondiĉoj aŭ en kazo de krimaj abortoj fare de dubindaj organizaĵoj. Laŭ la monda sanorganizaĵo morteco pro aborto en landoj, kie aborto estas malpermesita, estas tre alta. Krom la medicinaj riskoj ekzistas gravaj psikaj sekvoj por la virinoj, precipe kiam aborto okazis sub premo de socio aŭ familio. Ankaŭ aborto en certaj kazoj povas kaŭzi sterilecon. La decido pri aborto por la koncernitaj virinoj ofte signifas gravan konsciencan konflikton kaj povas kaŭzi gravajn sentojn de kulpo. La psikaj sekvoj fakte ne devenas de la operacio mem, sed ĉefe de la kondamno fare de la socio.
 
== Etikaj vidpunktoj ==