Aborto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 67:
[[Dosiero:Abortion Laws.svg|thumb|right|400px|Leĝa stato de la aborto mondvaste
blua: leĝe permesita je postulo (stato 2012)
verda, flava, bruna, oranĝa: leĝe malpermesita kun esceptoj en kazo de danĝero por la patrino, perfortigo, damaĝoj de la feto, soci-ekonomiaj indikoj kaj similaj
ruĝa: kontraŭleĝa sen esceptoj
viola: regione malsame
griza: mankas informoj]]
Laŭ taksado de la monda sanorganizaxjo ĉiujare gravediĝas proksimume 210 milionoj da virinoj. De tiuj okazas proksimume 135 vivaj naskiĝoj. La ceteraj gravediĝoj kondukas al mortnaskiĝoj aŭ abortoj. Jare okazas proksiume 42 milionoj da abortoj, el kiuj proksiume 20 milionoj laŭleĝe kaj 22 milionoj laŭkontraŭleĝaj kondiĉoj.<ref>[http://whqlibdoc.who.int/publications/2011/9789241501118_eng.pdf Publikaĵo de Monda Sanorganizaĵo: ''Unsafe abortion'' (malsekura aborto), pdf konsultita 2015-02-04]</ref> La leĝaj kondiĉoj por la aborto tra la mondo estas tre malsamaj. Estas ŝtatoj kiel Nederlando kun tre liberaj abortleĝoj kaj estas ŝtatoj, kiuj aborton komplete malpermesas aŭ permesas nur en esceptaj kazoj, kiam la vivo de la patrino estas en akuta danĝero. Interesa fakto estas, ke leĝa malpermeso en certa lando ne signifas malpli da abortojn en la koncerna lando, sed ofte tute male. Multe pli grava estas la informo pri la protekto kontraŭ ne dezirita gravedeco. Ju pli bone la homoj pri tiu temo estas edukitaj kaj informitaj des malpli da abortoj en tiu lando okazas.

===Aŭstrio===
Principe la aborto en Aŭstrio estas malpermesata. Artikolo 97 de la aŭstra punleĝo tamen klarigas la esceptoj, dum kiuj aborto eblas. Nome la paragrafo tekstas, ke dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco aborto estas permesita senpune kaj sen deklaro de kialoj, se antaŭe okazis kuracista konsultado kaj konsilado. En la 18-a jarcento en la Aŭstra Imperio aborto estis punita per senkapigo. Post longaj politikaj luktoj sub socialdemokrata registaro en la jaro 1975 estis validigita la nuna trimonata temposolvo.

== Referencoj ==