Mutianus Rufus: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
Reveninte Germanion en 1502, li dediĉis sin al siaj pensoj pri ''spirita aristokratio''. Post mallonga deĵoro en la landgrafa kancelario de [[Kassel]] oni ofertis al li kapitulan kanonikecon en [[Gotha]]. Tiamaniere li povis iĝi vere sendependa. Malgraŭ eklezia dunganto li kontinuigis kritiki ekleziulojn.
 
Ekde 1505 li formis kun la humanistoj [[Herbord von der Marthen]], [[Georg Spalatin|Georgo Spalatino]], [[Heinrich Urban]] kaj [[Ulrich von Hutten]] rondon amikaran en Gotha. [[Eobanus Hessus]] kaj [[Crotus Rubeanus|Johano Kroto Rubiano]] profitis de liaj konoj de la antikva literaturo kaj ofte venis tien. La multfoja gasto [[Euricius Cordus]] priskribis en sia poemo ''Vizitante Mutianon'' la idiliecon de la poeta dometo. Pro la perado de Georgo Spalatino li iĝis en 1503 sekvanto de [[Nicolaus Marschalk]] kiel gvidisto de la humanisma movado en Erfurto. La posteulo de Mutianus Rufus estis Eobanus Hessus (ekde 1516).
 
Post 1516 Mutianus distanciĝis de la pensoj de [[Martin Luther]]; tamen li antaŭenpuŝis modernigon de kredo kaj estis akuŝanta modernajn ideojn en Germanujo. Pro la sukcesego de Erasmo oni baldaŭ forgesis - jam dum ties vivotempo - la grandecon de Mutianus. Mutianus ankaŭ atestis skribe la ĉeeston de [[Johano Georgo Faŭsto|Georgo Faŭsto]] en Erfurto kaj taksis lin kiel ĉarlatanon kaj fanfaronon.