Katedralo de Ĝirono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Catedral de Girona.jpg|eta|Katedralo de Ĝirono]]
[[dosieroDosiero:Catedral Girona from Montjuic.JPG|eta|250px|Defora vidaĵo de la katedralo]]
La '''katedralo de Ĝirono''' ([[hispana lingvo|hispane]] '''''catedral de Gerona'''''; [[kataluna lingvo|katalune]] '''''catedral de Girona'''''), konsekrita al Sankta Maria, troviĝas sur la plej alta punkto de la urbo [[Ĝirono]], [[Katalunio]], [[Hispanio]]. Ĝi posedas la plej larĝan [[navo]]n [[gotika arĥitekturo|gotikan]] tutmonde per tuta larĝeco da 22,98 metroj. Ĝia konstruo komenciĝis en la [[11-a jarcento]] laŭ [[romanika]] stilo, kontinuis en la [[13-a jarcento]] per gotiko, konservante nur la romanikan [[klostro]]n el la [[12-a jarcento]] kaj la turon el la sama epoko, kiu datiĝas je [[1040]]; la konstruado finiĝis en la [[18-a jarcento]].
 
Linio 7:
Ekde la komenco de la kristanismo en la tuta regiono,<ref>En 516 aperis dokumentaĵo pri la episkopo de Ĝirono, Frontiniano, kvankan oni eksciis per malrekta maniero el dokumentoj de la 1-a koncilio de [[Toledo]] la eekziston de la antaŭaj episkopoj.</ref> la urbo Ĝirono estis sidejo de episkopujo, kiu lokis en la preĝejo Sankta Maria, administrante samtempe la sanktejon por la martira diakono Sankta Felikso; tiun ĉi sanktejon oni estis konstruinta super la tombo de la menciita martiro proksimume de la urbomurego. Tiu ĉi preĝejeto de Sankta Felikso alprenis la kulton por li, anstataŭante tiun por Sankta Maria, kiam la araboj alproprigis ĝin por fari el ĝi moskeon en la jaro [[717]]. Pli malfrue, en [[785]], la [[Frankoj]] konkeris Ĝironon, tiam sum regado de [[Karolo la Granda]]. En [[882]] formiĝis la unua komunumo de [[kanoniko]]j kaj en [[908]] la preĝejo denove estis konsekrata.
=== Konstrufazoj ===
[[dosieroDosiero:Catedral de Girona - Nau central.JPG|eta|250px|Centra navo de la katedralo de Ĝirono.]]
Ekzistas informo pri la evoluo de la katedralo kaj ĝiaj diversaj konstrufazoj ekde la jaro [[1015]], kiam ĝi estis en pliplorinda kaj ruina stato. Episkopo Petro Rogero (filo de Rogero la 2-a de Cominges, grafo de [[Karkasuno]]) kaj frato de [[Ermesenda de Karkasuno]], grafino de Barcelono kaj de Ĝirono, zorgis pri la realigo de la necesaj riparoj je masonaĵoj kaj lignotegmentoj. Por finaci la espezojn li vendis al sia borfrato, la grafo de [[Barcelono]] Ramón Borrell, la monaĥopreĝejon Sankta Danielo, por kiu li enspezis 100 uncojn da oro.<ref> Ramón Borrell estis edzo de grafino [[Ermesenda de Karkasuno]], fratino de episkopo Petro Rogero.</ref> Kvar jarojn pli malfrue, en [[1019]], oni malavare monekipis la konstruon, ebligante tiel la ekkonstruon de klostro kaj de ĝiaj flankaj konstruaĵoj, kiujn oni pliampleksigis en [[1031]]<ref> En 1038 okazis nova konsekrado de la iomete riparita preĝejo.</ref> kaj en [[1064]], ĉiam laŭ romanika stilo.
 
Fariĝis ankaŭ renovigaj laboroj ĉe la [[absido]] de la preĝejo, kiun oni denove konsekris en [[1038]]. El ĉi tiu jaro datiĝas la du gravaj verkoj, kiuj verŝajne devenas el la metiejoj de [[Rusiljono]]: la episkopa predikejo kaj la altarŝtono, kiu krom tio estis lukse tegita per oro dank' al speciala donitaĵo de 300 uncoj da oro fare de grafino Ermesenda.<ref> Tiu ĉi altara antaŭpendaĵo povis konserviĝi ĝis la jaro [[1809]], kiam ĝi malaperis dum la invado [[napoleona]].</ref> La internan korton aŭ primitivan klostron oni transformis dum la [[12-a jarcento]]. En [[1081]] oni estis komencinta konstrui la sonorilturon, kiu flankenfalis sude de la klostro kaj kiu estis finata en [[1117]] ekde la dua etaĝo.
 
Fine de la [[13-a jarcento]] estiĝis konstrupropono por transformi la kapfinaĵon, kiun oni konsideris ne taŭga por la liturgia kulto tiutempa.
Linio 19:
La origina ideo estis konstrui ĝin kiel tri navoj. La propono kontinui ĝin per ununura navo kaŭzis la interrompon de la konstruo kaj intermitan diskuton de respondeculoj kaj teĥnikistoj, kiu daŭris kvindek jarojn. La katedrala kapitulo kunvokis en [[1417]] kunsidon de konstruestroj kaj fakuloj; post aŭdi ties diktaĵon, kvankam plimultece favora al la tri navoj, oni decidis plukonstruadon de ununura navo. Tiu ĉi estis altonta 34 metrojn, kio ĝin faris unika monumento en la monda historio de gotika arĥitekturo.
 
La novkonstruon transprenis la katedralkonstruestro Guillermo Bofill, altrudante kritikan rezonadon respektive la laŭirendan teĥnikon. Tiel oni konstruis la eksternorman navon, kiu longas 50 metrojn, larĝas 23 metrojn kaj altas 34 metrojn. Majstro Bofill ne vidis la finkonstruon, ĉar la lastan sekcion oni konstruis jam [[16-a jarcento]] sub estrado de majstro José Ferrer. En [[1604]] kunfalegis la romanika gablo, kiu ankoraŭ estis konserviĝinta.
== La konstruaĵo ==
La fasado estas [[baroka]] kaj estis konstruata en [[1730]]. La centran alirperonon oni konstruis en [[1607]]. La eksteraĵo de la katedralo konservis la gotikan Portikon de Sankta Miĥaelo, situanta norde, kaj la Portikon de la Apostoloj en la sudo el la [[13-a jarcento]], al kiuj oni aldonis kelkajn skulptaĵojn el la [[15-a jarcento]]. Estas sustrekenda ankaŭ la romanika episkopa katedralo el la [[11-a jarcento]] super la ĉefkapelo; la ĉefa [[retablo]] el orumita [[arĝento]] kaj [[emajlo]], majstraĵo el la oraĵistejo gotiko, kiun verkis Bartomeu inter [[1320]] kaj [[1357]]. En la katedrala trezorejo oni povas admiri la romanikan tapiŝon pri la [[Kreo]] same kiel diversajn skulptaĵojn. Unu el la ĉefaj arĥitektoj (kaj ankaŭ skulptisto) el la [[17-a jarcento]] estis Pere Costa i Cases.
=== Ĉefa fasado ===
[[dosieroDosiero:Catedral de Gerona. Cabecera.jpg|eta|Interno de la katedralo. Oni rigardu la baldakenon kaj la arĝentan retablon same kiel la romanikan altaron]]
En [[1606]] oni metis la unuan ŝtonon de ĉi tiu fasado, sed la laboroj haltis kaj ne kontinuis antaŭ [[1680]], denove haltontaj kaj malrapide progesantaj dum la postsekvaj jaroj. Ĝis [[1960]] oni ne deklaris finita la konstruon, kaj dum la sekvaj jaroj la lokaj skulptistoj Josep M. Bohigas, Antoni Casamor, Jaume Busquets kaj Domènec Fita realigis la skulptaĵojn monumentajn, kiujn oni instalis en la malplenajn [[niĉo]]jn.
 
Linio 30:
== Referencoj ==
<references/>
== LigojEksteraj eksterenligiloj ==
{{commons|Catedral de Girona|Catedral de Gerona}}
* [http://www.catedraldegirona.org/ Oficiala retpaĝo de la katedralo de Ĝirono]
* [http://www.arteguias.com/catedral/girona.htm La katedralo de Ĝirono ĉe arteguias.com]
* Santiago Huerta Fernández, [http://oa.upm.es/559/1/X-1750_PDF._Huerta_2004._Mecanica_bovedas_Gerona.pdf ''Mecánica de las bóvedas de la Catedral de Gerona''], Universidad Politécnica de Madrid.
{{coord|41|59|15|N|2|49|35|E|region:ES-CT_type:landmark|display=title}}
 
[[Kategorio:gotikaj katedraloj en Hispanujo]]
[[Kategorio:barokajGotikaj katedraloj en Hispanujo]]
[[Kategorio:gotikajBarokaj katedraloj en KatalunujoHispanujo]]
[[Kategorio:barokajGotikaj katedraloj en Katalunujo]]
[[Kategorio:gotikajBarokaj katedraloj en HispanujoKatalunujo]]
[[Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Hispanujo]]
[[Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Katalunujo]]
Linio 48 ⟶ 49:
[[Kategorio:Gotika arĥitekturo en Hispanujo]]
[[Kategorio:Gotika arĥitekturo en Katalunujo]]
[[Kategorio:historiajHistoriaj monumentoj en Hispanujo]]
[[Kategorio:historiajHistoriaj monumentoj en Katalunujo]]