Gotika skulptarto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
== Gotika plastiko en Italujo ==
Male al hispana plastiko, kiu treege orientiĝis je tiu de Francujo, en [[Italujo]] elformiĝis memstara stilo. Ankaŭ tie la skulptaĵo ne plu konektiĝas kun la konstruaĵoj, ili pli apartenas al la ekipaĵo. Oni ne multe orientiĝis je bizanca arto, sed pli je la arto de la [[antikvo]], deire de la [[apulujo|apula]] skulptartoskolo de imperiestro [[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 2-a]] (pontoportalo de [[Capua]]) kaj [[Nicola Pisano]].
== Gotika plastiko en Germanujo ==
[[dosiero:ThreeFoolishVirginsMagdeburg.jpg|thumb|Tri malprudentaj virgulinoj]]
Komence de la 13-a jarcento en [[germana lingvo|Germanlingvujo]] oni precipe trovis skultptistojn instruitajn laŭfrance. En Germanlingvujo oni preferis figurojn instalitajn en la interno. Ekzemplon por tio proponas la tiel nomata Majstro de [[Bamberg]], kiu realigis siajn figurojn laŭ propraj imagoj, li formis pli fortikajn korpojn kaj malpli ĉarmajn vizaĝojn. Tamen ankaŭ en Germanlingvujo ekzistas malsamaj tendencoj, je la [[katedralo de Strasburgo]] tamen la ĉefa atento celas la kapon, dum kiam la korpo ricevis nean moviĝemon. Ekde la komenco de la 14-a jarcento ekestis pliigita bezono pri malgrandaj [[pieco]]bildoj respektive -statuetoj, kion prosperigis la disvastigo de [[mistiko]] fare de [[Hildegarda de Bingen]] kaj [[Henriko Suso]] kaj precipe la [[pesto|pestepidemioj]]: oni bezonis bildojn de la Krucumito.
 
En la nordaj germanlingvaj regionoj aperis je la fino de la gotika epoko la tiel nomataj „belaj madonoj“ (vidu: [[internacia gotika stilo]]). Estas bildigoj de Maria kun infano Jesuo sur la brako, la robo regas la statuon, kiu prezentas Marian delikata, juneca kaj beleta.
 
== Fonto ==