Vladimir Gilarovskij: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
e vikiigo
Linio 15:
Li estis naskita en familio de ''Aleksej Ivanoviĉ Giljarovskij'', eksa kleriko laborinta kiel asistanto de la estro de farmobieno. Patrino ''Nadeĵda Petrovna'' estis idino de kozakoj el [[Zaporiĵo]], pri kio Vladimir multe fieris. En [[1860]] la familio translokiĝis al [[Vologda]], kie la patro servis en tiea polico kiel inspektisto. En [[1863]] ''Nadeĵa Petrovna'' mortis kaj do poste edukadon de Vladimir efektivigis lia duonpatrino ''Maria Iljiniĉna Raznatovskaja'' aparteninta al fama nobela klano. Ŝi instruis al duonfilo la francan lingvon (ĝi estis pli uzata en [[Rusio]] ol la rusa lingvo inter nobelaro kaj aristokrataro) kaj bazajn mondumajn manierojn.
 
Tamen lernosukcesoj estis ne tre altaj, des pli, ke Vladimir kiel tipa adoleskulo turmente serĉis novajn impresojn. Nefininte la gimnazion, en kiu li lernis, herkula Giljarovskij forlasis la urbon kaj la familion. Li preferis labori kaj memstare elekti sian profesion. Li provis multon: [[Haŭlado|haŭlisto]] ĉe [[Volgo|Volga rivero]], kroĉisto en rivera haveno, vakero en stepoj, cirkisto, migranta aktoro ktp. Dum la rusa-turka milito [[1877]] - [[1878]] li militservis kiel volontulo kaj meritis kelkajn prestiĝajn medalojn.
 
En [[1881]] Giljarovskij ekloĝiĝis en [[Moskvo]], kie li laboris kiel aktoro en la unua privata drama teatro fondita kaj estrita de [[Anna Brenko]]. Tiam aperis lia longtempa, solida amikeco kun [[Anton Ĉeĥov]] kaj [[Isako Levitan]].