Rezső Nyers: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
ministro
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:37, 17 feb. 2015

Rezső NyERS [reĵO njerŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nyers Rezső estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, partiestro, ekonomikisto, laboristo.

Rezső Nyers [1] naskiĝis la 21-an de marto 1923 en Hungara reĝlando en Budapeŝto.

Biografio

Rezső Nyers eklaboris en 1938 en presejo, post 2 jaroj li aliĝis al la socialdemokratoj. Post la 2-a mondmilito li laboris en Népszava, poste li ricevis partiajn taskojn. Inter 1948-1953 li estis parlamenta deputito. Li frekventis universitaton inter 1951 kaj 1956. En 1956 li estis ministro pri nutroindustrio en Kabineto Hegedüs, poste li apartenis al stabo de János Kádár. Inter 1958- 1998 li denove estis parlamentano. En 1960 li estis nomumita ministro pri financo. En 1968 li estis unu el la kreantoj de la nova ekonomia sistemo, kiu fiaskis pro okupado de Ĉeĥoslovakio, tial li devis resti en ombro dum kelkaj jaroj. En 1988 li estis unu el la motoroj de transformo de la socialismo, li estis nomumita subĉefministro, poste partiestro. En 1998 li retiriĝis de la politiko pro vidviĝo. Li edziĝis trifoje, resume li havis 4 gefilojn. Li estas titulara profesoro. Li ricevis premiojn en 2007 kaj 2009.

Elektitaj publikaĵoj

  • Szövetkezetek a magyar népi demokráciában (1959)
  • A műszaki fejlesztés szerepe gazdaságpolitikánkban (1964)
  • Népgazdaságunk a szocializmus építésének útján (1970)
  • Útkeresés – reformok (1988)
  • Beszélgetések (2004)

Fontoj