Majstro de la Toruna Madono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
La Madono de Toruno estas staranta statuo kun juneca, nobla vizaĝo kaj en kortuma vestaĵo kun eleganta faldosvingo, ĝi validas je spertuloj kiel unu el la [[pratipo]]j de la tiel nomataj ''Belaj Madonoj'' de la malfrua gotiko<ref>''Schöne Madonnen''. En: P.W. Hartmann: ''Das grosse Kunstlexikon, www.beyars.com'' (vokita 20-an februaron de 2015)</ref>. Laŭ ĉi tiu modelo aperis poste multaj postsekvaj mariaj figuroj kiel milde ridetanta Maria kun fileto kaj delikata korpokurbiĝo kaj en vestaĵo kun abunde mola faldosvingo.
 
''Thorner Madonna'' estas unu el la unuaj ekzemploj por tio, kiel per la komenco de la regeco de imperiestro [[Karlo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 4-a]] kaj ties antaŭenigo de arto deire de [[Prago]] la influo de norditala kaj franca same kiel mezrejna plastiko povis ankaŭ disvastiĝi orienten. Ekestis ĝuste je la komenco de la regeco de la imperiestro unuaj gotikaj madonofiguroj en [[Bohemujo]]. Ekde tie venis tiel nomata [[milda gotika stilo]] de la regiono – kiel videble je la Madono de Toruno – trans [[Silezio]] ĝis Toruno, kiu dum la mezepoko estis parto de la stato de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]]. La ''Thorner Madonna'' montras ligan parencecon kun figuro ekestinta proksimume 1390 aŭ 1400 en Bohemujo, la ''Madono de Krumovo'', ankaŭ skulptita el [[kalkoŝtono]] fare de la [[Majstro de la Madono de Krumovo]]. ''Krumauer Madonna'' ekestis en la medio de la kortego de Prago kaj distingiĝas same kiel ''Thorner Madonna'' per sia delikateco kiel unu el la plej gravaj ekzemploj de gotikaj Mariafiguroj. Ĉu tamen, kiel foje supozata, la Majstro de la Madono de Krumovo ankaŭ estas la verkinto de la Madono de Toruno kaj eble dum migrado kaj metilernado disvastigis sian stilon ekde Bohemujo trans Silezio ĝis Toruno, estas pridisputata. Ĉiukaze la du madonofiguroj estas ekzemploj por limotranspaŝa fluo de artaj ideoj de mezepoka gotiko ankaŭ en orientajn regionojn.
== Referencoj ==
<references />