Felix Timmermans: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Timmermans en sia juneco havis sian nigran vivperiodon, kiu skribigis al li ''Krepuskoj de la Morto'', sed iom post iom malkovris sian veran, propran naturon, kiu nur kriis je amo por la vivo kaj ĝia sentema abundego, kaj kiu ĝin fine glore ektrovis per la vivĝoja verko ''Pallieter''. En la verkaro de Timmermans estas precipe trovebla tia dueco de la flandra popolkaraktero; gotika mistiko kaj renesanca sentamo: ''La infaneto Jesuo en Flandrujo, La tre belaj Horoj de F-ino Simforozo, Boudewyn, Anna-Marie, Petro Brueghel, Kandeleto en la Lanterno, La Pastro el la floranta Vinberejo.''
 
Dum la unuaj jaroj de la [[Dua mondmilito|dua mondmilito]] Timmermans redaktis la flandran-nacian revuon ''Volk''. Tial, kaj ĉar li en 1942 ĉe la [[universitato de [[Hamburgo]] akceptis la premion Rembrandt, li kiel multaj aliaj estis brulmarkita kiel fikunlaboranto kun la nazioj.
 
La plej multaj el la libroj de Timmermans estas tradukitaj en la ĉefajn eŭropajn lingvojn kaj ankaŭ en Esperanton (vd. malsupre). Precipe en Germanujo, kie la eldon­cifero de sia verkaro atingis 150 000 ekzemplerojn, li influis kelkajn junajn literaturistojn. Ankaŭ en Flandrujo multaj intermiksis siajn kolorojn sur la paletro de Timmermans, pro tio nur kapablante "Pallieter-adi".