Termodinamiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 104:
 
Oni povas pruvi el la tria leĝo ke oni ne povas fizike nuligi la temperaturon de sistemo en finia tempo, ĉar ĝi postulus nefinian kvanton de ŝanĝo de termodinamikaj variabloj.
 
===Émile Clapeyron===
Benoît Paul [[Émile Clapeyron]] (1799-1864) estis franca fizikisto kaj inĝeniero, unu el la fondintoj de la Termodinamiko. Lia ĉefa kontribuado por la kemio estis pri [[Termodinamiko]]. Li formulis la [[Ekvacio de ideala gaso|Ekvacion pri la Idealaj Gasoj]], pli konata kiel Ekvacio de Klapejrono kaj ankaŭ la Konstanton R por la Idealaj Gasoj. La studo de tiu scienculo estis aplikado de la Principo de fizikisto Sadi Karnot, kiuj tiame ne estis akceptitaj. Kiam la studo de Klapejrono publikiĝis, transformante la parola analizo de Karnot en kalkulsimbolismon, la scienca komunumo ekakceptis la Teorion de Karnot.
 
====Ekvacio de Klapejrono====
Kunigante la eksperimentaj leĝoj de [[Robert Boyle|Boyle]]-Mariotte, de Jacques Charles (1746-1823), [[Louis Joseph Gay-Lussac|Gay-Lussac]] (1778-1850) kaj [[Amedeo Avogadro]] (1776-1856), kiuj permesas kalkuli la premvariadon rilate al temperaturo en substanco ekvilibre troviĝanta inter du fazoj, stabligante la rilatoj inter la variabloj de iu gaso - Klapejrono venis al la jena ekvacio:
 
:<math>PV = nRT</math>
 
La esprimo PV=nRT kie P, V kaj T respektive indikas la absolutan premon, volumon kaj temperaturon de certa maso de la ideala gaso. R reprezentas la konstanton de la idealaj gasoj (R=8,314 kJ/kmol K) kaj n estas na [[Molo|mol]]-mumeroj.
 
Kie:
 
* R: universala konstanto de la idealaj gasoj. Ĝia valoro dependas de la unuecoj uzataj por mezuri la statovariablojn
* p: premo
* v: volumo
* T: temperaturo
* n: [[Molo|mol]]-numeroj
 
La Ekvacio de Klapejrono estas la statekvacio de la idealaj gasoj.
 
== Notoj ==