Antono la 1-a (Portugalio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
== Krono kaj malvenko ==
 
En la [[24-a de Julio]] [[1580]], li estis proklamita reĝo de Portugalio en la Kastelo de Santarém, pere de populara aklamado. Post unu monaton, en la [[25-a de Aŭgusto]], la kastiliaj trupoj de la granda Duko de Alba lin venkis en la Batalo de Alcântara<ref>[http://pt.wikipedia.org/wiki/Batalha_de_Alc%C3%A2ntara ''Batalo de Alcântara''], okazis en la [[25-a de Aŭgusto]] [[1580]], apud la rivereto Alcântara, en la ĉirkaŭaĵoj de Lisbono, kaj la decida venko estis favore al la hispanaj trupoj kiuj sub la komando de Filipo la 2-a aspiris la portugalan tronon.</ref>. Tiam kiam la duko de Alba prenis [[Lisbono|Lisbonon]], FelipoFilipo la 2-a estis aklamita kiel la nova reĝo de Portugalio sub la nomo Filipo la 1-a, en la [[12-a de Septembro]] [[1580]] kaj priĵurita kiel monarko pere de la kuniĝintaj kortegoj en [[Tomar]] en la [[15-a de Aprilo]] [[1581]]. Antono fuĝis norden kaj post prenado de [[Koimbro]] kaj de la urbo [[Oporto]], li rifuĝis en [[Francio|Francion]]. Li tenis nur kelkajn apogojn en la [[Acoroj|Insuloj Acoroj]].
 
Antono fuĝis en Francion portante la juvelojn de la portugala krono, kaj estis bone akceptita de la patrino-reĝino [[Katerino de Mediĉo|Katerina de' Mediĉo]] kiu ankaŭ aspiris la portugalan tronon. Interŝanĝe de la fordonado de [[Brazilo]] kaj de diversaj multevaloraj juveloj, Antono de Krato akiris floton, kiu estis komandota de la florenca ekzilito Filippo di Piero Strozzi<ref>[http://it.wikipedia.org/wiki/Filippo_di_Piero_Strozzi ''Filippo di Piero Strozzi''] ([[1541]]-[[1582]]) (* [[Florenco]], [[1541]] † [[Acoroj]], en la [[27-a de Julio]] [[1582]]), estis itala militisto sub la servo de Francio, kiu heredis de sia patro la titolon de Sinjoro de Épernay.</ref>. Tamen, tiuj klopodoj pruvis sin senutilaj, ĉar lia floto estis venkita de Álvaro de Bazan<ref>[http://es.wikipedia.org/wiki/%C3%81lvaro_de_Baz%C3%A1n ''Álvaro de Bazán y Guzmán''] ([[1526]]-[[1588]]) (* [[Granada]], [[Hispanio]], en la [[12-a de Decembro]] [[1526]] † [[Lisbono]], en la [[9-a de Februaro]] [[1588]]), unua markizo de Sankta Kruco, estis hispana militisto kaj admiralo kaj kavaliro de la [[Ordeno de Santiago|Ordeno de Sankta Jakobo]].</ref> en la Batalo de la Insulo Terceira<ref>[http://es.wikipedia.org/wiki/Batalla_de_la_Isla_Terceira ''Batalo de la Isla Terceira''], ankaŭ konata kiel Batalo de la Ponta Delgada, Batalo de Vila Franka kaj Batalo de Sankta Mikaelo, okazis en la [[26-a de Julio]] [[1582]] en la akvaro de la Insulo Terceira kaj Insulo de Sankta Mikaelo en la Acoroj inter 25-ŝipa hispana floto, sub la komando de Don Álvaro de Bazán, kaj alia 60-ŝipa franca eskadro, sub la komando de la admiralo Felipo Strozzi, kiu finiĝis pere de decida venko por la hispanoj.</ref> ([[1582]]).