Vikipedio:Peto pri komento/Anstataŭigo de x-konvertado en Vikipedio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Simpla peto: dankon, mi ĝojas
Linio 59:
#:Al ĉiuj, kiuj ĝis nun subtenis la proponon de KuboF mi faras konkretan demandon: Ĉu fakte, kiam oni malŝaltus la nunan sistemon, estonte estos sistemo, per kiu same simple eblas tajpi la supersignojn, sen ke oni bezonas instali apartajn programojn (do ke mi ekzemple povas ankaŭ foje uzi la komputilon de amiko aŭ retkafejo, kie mi ne rajtas tuŝi la sistemon por fari redakton)? Mi komprenis, ke la malŝalto de la x-konvertilo nuntempe kaŭzus, ke sen aparta gvavaredaktilo supersignojn oni povus nur ankoraŭ tajpi kopiante ilin el listo ..., do per aliaj vortoj la rketa enreta redaktado fariĝus malfacila kaj malrapida. Do mi petas respondon al tiu demando. Supre kelkaj homoj respondis simple tre egoisme en la senco ''mi solvis la problemon por mi mem, do la aliaj, kiuj tion ne kapablas, simple estas idiotoj, kaj mem elturniĝu ...'' - nun mi estas tia idioto sen grandaj teknikaj konoj. '''Mi sipmle volas, ke mi sen devi okupiĝi pri teknikaĵoj povas okupiĝi pri la redaktado kaj enhava laboro.''' Se tion vi ne atentas, tiam vi riskas, ke nur ankoraŭ tenkike lertaj homoj, kiuj aliflanke rilate al kompetento pri verkado de artikoloj eventuale estas kompletaj laikoj verkas, dum kapablaj verkistoj, kiuj eventuale estas kiel mi teknikaj idiotoj, ne plu povas kontribui! '''En la nomo de ĉiu teknikaj idiotoj, min inkluzive, mi postulas tial atendi sendepende de ĉiu voĉdona rezulto, kiu en tiu-ĉi kazo ne estas akceptebla (ĉar temas pri teknika demando kaj ne pri demando, kiun oni devas demokrate voĉdoni, sed simple solvi teknike), ĝis ekzistas solvo same simpla kiel la x-sistemo, kiu same funkcias sen instalo de novaj programoj. Aŭ per aliaj vortoj: La ilo por tajpi la supersignojn, ne devas troviĝi en la komputilo de la uzantoj sed enrete en Vikipedio, kaj la sistemo devas esti same simple manipulebla kiel la x-oj.''' - Se tian sistemon vi havas, kaj same povas garantii, ke la transformo de ĉiuj nunaj tekstoj eblas sen novaj problemoj, respektive vi ĉiujn tiujn problemojn solvas, tiam vi fakte povas tion realigi post interna diskuto kun la administrantoj kaj burokratoj sen publika diskuto kaj voĉdono. Se tamen miaj skeptikaj demandoj restas sen respondo kaj mia ĉi-tie esprimita postulo/kondiĉo ne povas esti plenumigita, tiam tia malŝalto estus malakceptebla! [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 13:02, 22 Feb. 2015 (UTC)
#:: Klare dirite: ne necesas ion ajn novan instali (precipe ne al komputiloj de redaktantoj) kaj Universala LingvoSelektilo estas multege pli facile manipulebla ol la malnova x-metodo. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 00:53, 23 Feb. 2015 (UTC)
# {{Por}} [[Uzanto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] ([[Uzanto-Diskuto:Petrus Adamus|diskuto]]) 05:01, 27 Feb. 2015 (UTC)
 
=== Por laso de la nuna stato ===