RMS Titanic: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kopivio
Linio 73:
 
=== Ĵaŭdo la 11-a de aprilo ===
{{Neglekto de aŭtororajto|http://www.titanicworld.cz/plavba/ctvrtek.html}}
La irlanda marbordo aperis je viddistanco en malfrua posttagmezo de la dua tago. La maŝinoj mallaŭtiĝis kaj la ŝipo komencis malrapidiĝi, por ke kelke da mejloj antaŭ [[Queenstown]] ĝi povu preni sur la ferdekon irlandan stiriston. Poste malrapide, dum senĉesa mezurado de profundo per mekanika profundmezurilo, ''Titanic'' daŭrigis al haveno kaj proksimume du mejloj de la bordo ĝi malsuprenigis la [[ankro]]n. Antaŭ ol la grandaj ŝraŭboj haltis, ili tiom kapablis kirligi malprofundajn akvojn, ke la [[sablo]] leviĝinta de sur la fundo kolorigis la surfacon ĉirkaŭe [[bruna|ĝisbrune]]. La stevardoj devis maltrankvilige klarigi tiun ĉi fenomenon al la vojaĝantoj, ke ĉio estas en ordo, ke inter la fundo de la ŝipo kaj la mara fundo estas sufiĉa kaj sekura profundo. Pri la grandega suĉforto de la gigantaj ŝraŭboj pli poste konvinkiĝis ankaŭ administrejo de la southamptona haveno: sur la fundo de la haveno kuŝis dronigita [[tirboato]] kaj kiel oni konstatis, kiam ''Titanic'' fornavigaciis, ĝi haŭlis ĝin post si en la distancon preskaŭ ok cent metrojn.
 
(D-ro Ballard taksis, ke sur la ferdeko estis 2227 personoj.)
Simile kiel en [[Cherbourg]] mallongtempe post la ankriĝo alŝipiĝis flanke de ''Titanic'' du [[provizoŝipo]]j; estis mallevigitaj pontetoj kaj la vaporŝipo akceptis lastajn 130 vojaĝantojn, iliajn [[valizo]]jn kaj preskaŭ 1400 [[sako]]jn kun [[poŝto|poŝtaĵoj]]. Same kiel iliaj francaj kolegoj en Cherbourg eluzis mallongan paŭzon ankaŭ irlandaj ĵurnalistoj kaj fotografiistoj. Kapitano Smith akceptis ilin amike kaj ebligis al ili trarigardon de la ŝipo, [[reklamo|reklamcele]], por ke [[amaskomunikilo]]j referu pri la unua navigado de ''Titanic'' kiel eble plej multe kaj kiel eble plej bone.
 
{{Neglekto de aŭtororajto|http://www.titanicworld.cz/plavba/ctvrtek.html}}
Granda parto el la nove enŝipiĝintaj vojaĝantoj konsistis el junaj irlandaj elmigrintoj kun vojaĝbiletoj de la tria klaso. Dum pli ol jarcento ĝuste el [[Queenstown]] fluis al ferdekoj de ŝipoj fornavigaciantaj trans la maron dekmiloj da malriĉaj irlandanoj, kiujn aŭ ilia propra lando ne povis vivteni aŭ vido de ebloj donotaj de la ''nova mondo'' allogis. Ĵurnaloj skribis, ke Queenstown estas malfermita vundo, el kiu senĉese eskapas la plej bona sango de la lando.
 
Precize je la dek dua kaj tridek posttagmeze ekhupis la [[fajfilego]] kaj ĉiuj vizitantoj forlasis la ŝipon. Dum malgrandaj navigaciiloj malproksimiĝis al sekura distanco, ''Titanic'' levis la pontetojn kaj la ankron kaj ĝiaj ŝraŭboj denove ekturniĝis. Ĉimomente sur la ferdekoj de ''Titanic'' jam troviĝis ĉiuj partoprenantoj de la unua navigado, sume 2201 [[persono]]j. (D-ro Ballard taksis, ke sur la ferdeko estis 2227 personoj.)
 
La vaporŝipo direktiĝis okcidenten kaj komencis plialtigi la rapidecon. En la sama tempo du maristoj el ŝipa [[gvatistaro de Titanic|gvatistaro]] - [[George Hogg]] kaj [[Alfred Evans]] - denove demandis la duan oficiron, kia estas la situacio kun iliaj [[lorno]]j. Lightoller respondis eviteme, ke ili eble ricevos ilin pli poste. Strikta [[disciplino]] validanta sur ĉiuj ŝipoj inkluzive de ''Titanic'' ne permesis al subulo insisti aŭ per ripetaj demandoj ĝeni la superulon, tial al ambaŭ viroj restis nenio alia ol kontentiĝi pro tiu respondo, sed precipe George Hogg-on la neklarigita problemo pri la lornoj ne lasis trankvila kaj li ripete komencis paroli pri ili kun siaj kunuloj.
 
Dum la tuta posttagmezo ''Titanic'' navigaciis en distanco de proksimume kvar aŭ kvin mejloj laŭ la suda marbordo de [[Irlando]] okcidenten, ĉirkaŭnavigaciis ties sudokcidentan terlangon [[Fastnet Rock]], kaj kiam la suno subiris, ĝi plugis jam akvojn de la dua plej granda oceano.
 
Elveturinte el Queenstown kapitano Smith difinis sur granda marista mapo surtable en la navigacia ĉambro kurson kaj vojdirekton, kiuj gvidos la vaporŝipon ĝis la celhaveno trans la [[Atlantiko]]. En la jaro [[1898]] ŝipposedejoj, kies ŝipoj ligis [[Eŭropo|eŭropajn]] kaj [[Nord-Ameriko|nordamerikajn]] havenojn, interkonsentis pri certaj vojdirektoj uzataj en diversaj sezonoj. Tiu ĉi elekto devis precipe certigi, ke la ŝipoj evitu regionojn, kie - precipe en certaj monatoj - minacas danĝero de [[glacio]] kaj [[nebulo]]j, eĉ senbezone plilongiginte sian vojon dum tio. Plu devis esti per difino de vojdirektoj por navigacioj "tien" kaj "reen" malaltigita al minimuma danĝero de kunpuŝiĝoj de ŝipoj navigaciantaj kontraŭdirekten. Per tio, ke navigacio tra la norda Atlantiko estis gvidita en certaj precize destinitaj koridoroj, la ŝipo, kiun trafis difekto de maŝinoj aŭ alia akcidento, povis kun granda verŝajneco kalkuli kun baldaŭa helpo de iu alia ŝipo navigacianta tra la sama vojdirekto.
 
La vojdirekto kondukis 25 mejlojn sude de linio markanta trovojn de glaciaj kampoj en periodo inter [[marto]] kaj [[julio]], sed 100 ĝis 300 mejloj norde de linio markanta spacon, en kiu estis en monatoj [[aprilo]], [[majo]] kaj [[junio]] ankoraŭ vidataj flosantaj [[glacimonto]]j. ''Titanic'' do devis navigacii tra la regiono, kie ja ne minacis danĝero de la glaciaj kampoj, sed kie ĝi povus renkontiĝi kun flosanta glacimonto. Dume ''Titanic'' en vesperaj horoj tranavigaciis per rapideco de proksimume dudek unu knotoj tra la malheliĝinta oceano, la vojaĝantoj sur la briligitaj ferdekoj amuziĝis, taksis la riĉajn ekipaĵojn de la ŝipo kaj ties stabilecon, preskaŭ senbruan funkciadon de la maŝinoj, la perfektecon de donitaj servoj kaj ankaŭ ĉiujn eblojn pri distriĝo kaj amuziĝo. Eĉ ne skipanoj, el kiuj multaj deĵoris jam sur ferdekoj de dekoj da aliaj ŝipoj, inkluzive de la plej grandaj, ŝparis agnoskon - ''Titanic'' superis ĉion, kun kio ili renkontiĝis ĝis nun. Malgraŭ tio, ke tiaj ĉi sentoj kaj taksado unusignife superis, tamen troviĝis ankaŭ esceptoj. Dum la halto en Queenstown, kaptita pro abrupta nebona antaŭsento, fuĝis el la ŝipo unu el hejtistoj , [[John Coffey]]. Li estis nenia novulo, li navigaciis jam sur multaj ŝipoj kaj tri tagojn poste li enŝipiĝis en ''Mauretania'' eknavigacianta ĝis [[Novjorko]]; tamen nedifinebla sento de minacanta danĝero estis tiom forta, ke ĝi devigis lin forlasi ''Titanic''-on. Estas interese, ke bone ne sentis sin ankaŭ dua viro, ĉefoficiro [[Henry Tingle Wilde]]. Tiu ĉi tridekokjara maristo de grandega staturo, mem tenanto de kapitana patento kaj antaŭe ĉefoficiro sur ''Olympic'', hezitis, jam kiam estis anoncite al li, ke li devas partopreni dum la navigacio de ''Titanic''. Fine li akceptis la postenon pro insistado de amikoj. Tio estis eminenta ŝipoficiro, kompanio White Star Line, fama pro alta pretendemo al siaj okupitoj, komisiis lin per funkcio ĉefoficiro sur du siaj plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj, kaj malgraŭ tio li ne povis alkutimiĝi sur ''Titanic''. En lasta letero, sendita el Queenstown, li skribis al sia fratino: ''"Mi senĉese ne ŝatas tiun ĉi ŝipon ... mi havas strangan senton pri ĝi."''
 
=== Vendredo la 12-a de aprilo ===
{{Neglekto de aŭtororajto|http://www.titanicworld.cz/plavba/patek.html}}
Matene la [[12-an de aprilo]] la rozkoloriĝinta sundisko ekbalanciĝis supren super la malproksiman [[horizonto]]n, malrapide ĝi ascendis sur la [[firmamento]] kaj ĝiaj [[radio]]j briligis la senfinan verd-aspektan akvan ebenaĵon. Preskaŭ la senmova surfaco de la trankvila oceano etendiĝis kien la okulo ĝisvidis, sole malantaŭ la pobo de la ŝipo restis larĝa spuro de blanka [[ŝaŭmo]], kirligita per senlace turniĝantaj [[helico]]j. Jam en tiu ĉi frua horo sur la supraj ferdekoj apogis sin je la balustradoj grupetoj da vojaĝantoj, kiuj frue ellitiĝis, por ke ili povu observi la raveman spektaklon. Plimulto de ili navigaciis trans la oceano unuanfojon kaj la vojo sur la giganta vaporŝipo ĉiuhore alportis al ili ĝis nun nekonatajn kaj ekscitigajn travivaĵojn.
 
Aperis ankaŭ unuaj sportistoj, al kiuj la senfinaj ferdekoj de ''Titanic'' donis eblon marŝi per rapida paŝo la tutajn kilometrojn, por ke ili poste povu kun apetito kuraĝigita per freŝa oceana aero sidiĝi en larĝspacaj manĝejoj, kie dume armeo da stevardoj preparis tablojn por matenmanĝo. Aliaj jam frumatene foriris por movigi la muskolojn en [[gimnastiko|gimnastikejon]] sur ŝipferdeko. Atendis tie ilin unu el la plej ŝatataj viroj de la ŝipa skipo, instruktoro McCawley, vestita en neĝblanka flanela kostumo. Li estis preparita proponi ĉiel ajnajn ekipaĵojn por kontentigi interesojn pri [[pagajado]], [[boksado]], [[biciklado]], levado de [[haltero]]j, preparitaj estis ankaŭ [[elektra ĉevalo]] kaj [[elektra kamelo|kamelo]]. Vigle estis ankaŭ en ĉambrego por pilkludoj kaj en preskaŭ du metroj profunda [[baseno]], kie agrable varmigita marakvo ĝojigis ĉiujn ŝatantojn de [[naĝado]].
 
Matenmanĝinte mil tricent vojaĝantoj havis antaŭ si longan senzorgan tagon. La zorgon pri ilia komforto kaj amuzo transprenis preskaŭ kvincent stevardoj kaj pluaj okupitoj de ekonomia sekcio, kies unusola devo estis doni tiujn plej perfektajn servojn dum dudek kvar horoj ĉiutage.
 
Pleniĝis [[brakseĝo]]j kaj [[kuŝilo]]j sur la trasunigitaj promenejaj ferdekoj kaj ankaŭ veranda [[kafejo]]. Kelkaj vojaĝantoj sidiĝis al [[kartludo|kartludigaj]] tabletoj, kie komenciĝis grandaj [[briĝo|briĝaj]] kaj [[pokero|pokeraj]] ludoj, la aliaj dediĉis sin al diversaj ludoj de ĵetado de rondetoj sur palison ĝis [[minigolfo]], kiuj ne iris matene, estis forirantaj nun en la basenon aŭ ludi [[teniso]]n kaj multaj decidiĝis aŭskulti koncerton de la [[ŝipa orkestro de Titanic|ŝipa orkestro]]. La bela vetero kaj la trankvila maro kontribuis al la suma komforto. Sole tiuj plej inklinaj al marmalsano estis trafitaj pro malfortaj kaj plimulte rapide malaperantaj malagrablaĵoj kaj sole malmultfoje okazis, ke loko ĉe tablo en la manĝejo restus tial malplena. Eĉ la vojaĝantoj kun grandaj spertoj akiritaj sur ferdekoj de multaj transoceanaj vaporŝipoj parolis pri la stabileco de ''Titanic'' en superlativoj. La movo de ŝipo kaj la bruo de maŝinoj estis sur la ferdeko aŭ en salonoj aŭ dumtage aŭ dumnokte preskaŭ nerimarkebla.
 
La komforto donata de ''Titanic'' estis memkompreneble la plej karakteriza en la spacoj de la 1-a klaso, kie la [[lukso]] fakte ne havis limojn. Grandaj transoceanaj vaporŝipoj - kaj ''Titanic'' ekprenis inter ili la plej fruntan lokon - fariĝis flosantaj analogioj de la plej renomitaj hoteloj de tiu tempo kaj fakte ili aperis tial, por ke ili kontentigu postulojn de anoj de la monda financa kaj industria [[oligarĥio]]. La brita ĵurnalo [[Nation]] karakterize skribis: ''"Ili estis konstruitaj por viroj de la granda mondo, por financaj gigantoj de nia erao, kiuj povis facile pagi por unu vojaĝo tian sumon, el kiu povus dek britaj familioj vivteni sin dum la tuta jaro."'' Por tiuj ĉi klientoj precipe kompanio White Star Line konstruis kaj laŭ tio ĝi ankaŭ ekipis la ŝipon. Al la honoro de la ŝipposedejo necesas konfesi, ke por sia mono ricevis respondantan kontraŭvaloron ankaŭ la vojaĝantoj de la dua kaj la tria klasoj.
 
La dua klaso estis okupita plimulte de anoj de meza socia tavolo, tipa por progresiĝintaj kapitalismaj ŝtatoj komence de la [[20-a jarcento]] - dum la unua navigacio de ''Titanic'' tio estis precipe britaj [[inĝeniero]]j, [[komercisto]]j, [[pastro]]j, [[ĵurnalisto]]j kaj [[kuracisto]]j. Ĝi prezentis standardon superanta tion, kion ili kutimis aŭ kion ili povis deziri en siaj hejmoj. Tiuj ĉi homoj ne havis kaj nek povis havi troigitajn postulojn de dorlotitaj vojaĝantoj de la 1-a klaso. Je tio pli multe ili kapablis taksi la komforton kaj avantaĝojn de la navigacio de ''Titanic'' kaj ĝuate ili uzis ĝin.
 
La vojaĝo de la 3-a klaso estis relative malmultekosta, kaj malgraŭ la absoluta plimulto de la loĝantoj de kajutoj de tiu ĉi klaso enŝipiĝintaj kaj navigaciantaj estis laŭvorte ravigitaj. Plejparte temis pri junaj homoj el multaj landoj kaj el tre mizera medio. Unuafoje en la vivo oni zorgis pri iliaj bezonoj, ili havis sufiĉe da bona manĝo, puran kaj komfortan loĝigon, nenion por labori, ili povis amuzi aŭ ripozi. Tial ĝis la fatala nokto dum la tutaj tagoj el la spacoj rezervitaj al la tria klaso aŭdiĝis kantado, gajeco kaj viva amuzo. En socia ĉambro estis [[piano]] kaj ĝis malfruaj horoj oni tie dancis kaj kantis, en fumejo oni [[kartludo|kartludis]], aliloke ludis [[Skotlando|skota]] [[sakfajfilo|sakfajfisto]]. Miksaĵo de lingvoj ja faris certajn malfacilaĵojn kaj ŝipa [[interpretisto]] estis plene okupita, sed baldaŭ kreiĝis pli grandaj grupetoj de anoj de la samaj aŭ favoriĝintaj nacioj kaj ĉe spontane okazantaj amuzoj la lingvaj barieroj rapide malaperis. En la tria klaso kunvenis homoj de ĉiuj eblaj profesioj, kvalifikitaj kaj nekvalifikitaj [[laboristo]]j, larĝa skalo de [[metiisto]]j, etaj [[oficisto]]j, [[kelnero]]j, [[arbohakisto]]j, [[terkulturisto]]j, [[ĝardenisto]]j, sed ankaŭ [[kudristino]]j, helpantinoj en hejmo, [[flegistino]]j, eble ĉiu okupo ĉi tie havis sian anstataŭanton.
 
Dum por plimulto el la mil tricent vojaĝantoj prezentis la navigacio trans la oceano sur la luksa persona vaporŝipo distriĝon, ripozon aŭ almenaŭ agrablan mallaboradon, por la homekipo tio estis tagoj plenigita per laboro kaj devoj. Apartan postenon okupis grupo de ferdekaj oficiroj, reteniĝataj dum plimulto da tempo en la spaco limigita de la navigacia ponteto kaj iliaj kajutoj en la antaŭa parto de la ŝipo. Diference de la kapitano ili kontaktiĝis kun la vojaĝantoj malmultfoje kaj la senpera najbareco de luksaj vicoj da ĉambroj, belegaj manĝejoj, salonoj kaj fumejoj havis por ili eble la saman signifon, kvazaŭ ili estus malproksimaj centoj da mejloj.
 
Jam kelke da tagoj radiostacio de ''Titanic'' kaptis mesaĝojn de ŝipoj navigaciantaj proksime de Grandaj novfoundlandaj malprofundaĵoj atentigantaj pri nekutima kvanto de maraj glacimontoj rimarkitaj malproksime pli sude ol ili kutime estis aperantaj. Ĉiu tia informo estis post la akcepto transdonita al [[Oficiroj de Titanic|gardista oficiro]] kaj poste enmanigita en la mapejon. Vendrede ĝis la naŭa horo vespere estis en kontakto kun ''Titanic'' franca vaporŝipo ''Touraine''. Je la sepa vespere de [[grenviĉo|grenviĉa]] tempo, kiam ''Touraine'' troviĝis en pozicio 49° 28' de norda [[latitudo]] kaj 26° 28' de okcidenta [[longitudo]], informis ties kapitano ''Titanic''-on, ke ĝi estas en densa [[nebulo]] kaj ke ĝi ĝuste estas tranavigaciinta tra glacia kampo. Samtempe li transdonis pri plua glacia kampo kaj glacimontoj. Kapitano Smith dankis por la informo kaj la kvara oficiro Boxhall, dum la ĉeesto de kapitano kaj ĉefoficiro Wilde, markis la pozicion de la menciitaj glaciaj kampoj sur la mapo en la mapejo. Ĉiuj tri konsentis, ke temas pri lokoj situantaj norde de la planata vojdirekto de ''Titanic'', tial ne estas bezone maltrankviliĝi.
 
=== Sabato la 13-a de aprilo ===
{{Neglekto de aŭtororajto|http://www.titanicworld.cz/plavba/sobota.html}}
La kvaran tagon de la navigado, sabate la [[13-an de aprilo]], regis sur la ferdeko de ''Titanic'' absoluta bonhumoro. ''"La [[vetero]] estis brila, [[komforto]] kaj [[lukso]] tia, kiel estis promesite... La tagoj pasis tro rapide. Mi havis impreson, ke mi ne volas, ke tio iam finiĝu,"'' rememoris multajn jarojn poste [[René Harris]], edzino de novjorka teatra producento. ''"Estis klara, agrabla vetero, la ŝipo similigis palacon, la manĝo estis bonega. Kaj ĉar mi estis deksepjara, ne necesas aldoni, ke en la ŝipo interesis min ĉio,"'' proklamis [[Jack Thayer]], filo de [[Pensilvanio|pensilvania]] fervoja reĝo. ''"Titanic estis tiel luksa, stabila kaj grandega kaj tia miraklo de tekniko, ke oni povis eĉ ne kredi, ke oni estas sur ŝipo,"'' diris sinjorino Douglas, alia el la vojaĝantoj de la 1-a klaso.
 
Precipe al la 326 vojaĝantoj de la 1-a klaso kompanio [[White Star Line]] certigis ĉiun penseblan komforton kaj plenumon eĉ de tiuj plej pretendemaj postuloj. [[Balo]]j, [[danco|dancado]], [[briĝo|briĝaj sidadoj]], [[koncerto]]j kaj refreŝigaĵoj donata en kiu ajn tempo, ĉio ĉi plenigis la tempon de la privilegiitoj. La zorgo pri ili ne konis limojn. Ekzemple spertoj montris, ke ne al ĉiuj dorlotitaj riĉuloj vojaĝantaj sur grandaj personaj vaporŝipoj taŭgis partopreno dum tagmanĝoj aŭ vespermanĝoj kredencitaj en la manĝejo en certa tempo. Tial estis bezone zorgi, ke ili povu sidiĝi al elektitaj manĝaĵoj, kiam ajn ili ekhavis apetiton, kaj plie doni al ili eblecon de privataj tagmanĝoj aŭ vespermanĝoj kredencitaj por mallarĝa rondo de geamikoj. Tiun ĉi servon povis prizorgi eĉ ne la belege aranĝita manĝejo de la 1-a klaso, krom alia tio prezentus troan ŝarĝon por [[kuiristo]]j kaj stevardoj kaj la nivelo de la priservado suferus. La ŝipposedejo tial sur ''Titanic'' establis francan [[restoracio]]n, pri kies funkciado zorgis multnombra grupo da francaj [[kelnero]]j kaj kuiristoj kaj pariza "maitre ďhotel".
 
=== Dimanĉo la 14-a de aprilo ===
{{Neglekto de aŭtororajto|http://www.titanicworld.cz/plavba/nedele_list1.html}}
Dimanĉa mateno la [[14-an de aprilo]] promesis pluan el vico da agrablaj tagoj akompanantaj virgulinan navigacion de la giganta vaporŝipo. Mallongtempe post matenmanĝo la kapitano akompata de la ĉefoficiro, ekonomiisto, ĉefmaŝinisto, ĉefstevardo kaj pli aĝa kuracisto ekiris por inspekti. Tiu ĉi signifa evento, kiam la kapitano kaj la ĉefoj de unuopaj sekcioj trairadis vestitaj en solenaj uniformoj tra la tuta ŝipo ekde la pruo ĝis la pobo kaj ekde la plej supra ferdeko ĝis la plej malsupra, okazis sur la transatlantikaj vaporŝipoj ĉiudimanĉe. Poste, je la 11-a horo, tiuj el la vojaĝantoj, kiuj havis intereson, amasiĝis en la manĝejo de la unua klaso al [[diservo]]. Gvidi la diservon estis privilegio de kapitano. Per sia trankvila, diskreta voĉo [[kapitano de Titanic|E. J. Smith]] legis preĝojn kaj akompanata de ŝipa orkestro eksonis kantado de religiaj kantoj.
 
Kiam la diservo esti finiĝinta, la stevardoj tuj komencis prepari la manĝejon por kredencado de tagmanĝo. Meze de la grandspaca kaj lumigita ĉambrego staris tablo de la kapitano. E. J. Smith ĝoje tagmanĝis kaj vespermanĝis inter la vojaĝantoj. Invito al lia tablo estis honoro, kiun estimis kaj viroj kaj virinoj de tiuj plej sonaj nomoj. Multaj alternis ĉe la tablo de Smith sur ĉiuj vaporŝipoj de [[White Star Line]], al kiuj li komandis, kaj same tio estis sur ''Titanic''. Lia populareco estis grandega.
 
Ankaŭ dimanĉe la [[14-an de aprilo]] tenis jam kelke da tagoj daŭranta bela vetero. La maro estis senĉese trankvila, blovetis milda [[vento]] kaj la videbleco estis brila. Post la tagmanĝo aperis sur granda tabulo ĉe la kancelario de ekonomiisto freŝa informo anoncanta, kian distancon ''Titanic'' pasis dum lastaj dudek kvar horoj. Ĝi senĉese plialtiĝis: ekde la tagmezo de la [[11-a de aprilo]] ĝis la tagmezo de la [[12-a de aprilo]] tio estis 386 mejloj, ĝis la tagmezo de la [[13-a de aprilo]] 519 mejloj kaj ĝis la tagmezo de la [[14-a de aprilo]] 546 mejloj. Eĉ kiam 519 mejloj atingitaj dum la dua tago post tio, kiam la ŝipo ennavigaciis en la akvojn de la oceano, estis por la ĉefdirektoro [[J. Bruce Ismay]] kaj kapitano certa ĉagreniĝo, plene ili estis kontentaj kaj la kapitano esprimis sin, ke se daŭrigos la favora vetero, ''Titanic'' atingos rilate al la virgulina navigacio [[rekordo|rekordan]] tempon. Jam haltinte en Queenstown Ismay vokis ĉefmaŝiniston [[Joseph Bell]]-on, li lasis sin informi pri provizoj de karbo kaj rekomendis, por ke la [[15-a de aprilo|dekvinan]] aŭ la [[16-a de aprilo|deksesan]], se la vetero estos elteninta, la ŝipo jam navigaciu per la plena rapideco. La maŝinoj ekfunkciis senkomplike kaj Ismay kun Smith povis esti konvinkitaj, ke ''Titanic'' atingos pli bonajn rezultojn ol antaŭ unu jaro dum sia unua navigacio ĝia fratina ŝipo ''Olympic''. Dum la tago ĝi jam navigaciis per rapideco ĉirkaŭ dudek unu knotoj kaj al multaj spertaj vojaĝantoj ne eskapis, ke la rapideco senĉese plialtiĝas.
 
[[Dosiero:Titanic-manĝokarto.jpg|eta|dekstra|250px|Manĝokarto de la 1-a klaso el ''Titanic'' el la 14-a de aprilo 1912]]
La dimanĉa posttagmezo pasis en la sama bonhumoro, per kiu markis sin ankaŭ ĉiuj antaŭaj tagoj de la navigacio. Sed unu ŝanĝo ja okazis. Senteble malvarmiĝis, kaj kiam proksimiĝis vespero, [[hidrargo]] en [[termometro]] plu sinkis. Ja estis senĉese plene klara vetero kaj preskaŭ senventejo, sed la rapida movo de la ŝipo kreis artefaritan, malagrable malvarmigan venton, antaŭ kiu kelke da vojaĝantoj, kiuj ankoraŭ eblis ekvidi sur la malfermitaj ferdekoj, ŝirmis sin per varmaj manteloj. La ceteraj preferis al pli agrabla medio en la fermitaj spacoj, inkluzive de kovritaj promenejoj. Sur unu el la fermitaj promenejoj ludis infanoj, plenigita estis ankaŭ la pariza kafejo kaj salonoj.
 
Senĉese ankoraŭ gaje estis en la spacoj de la dua kaj precipe la tria klasoj. De ĉie aŭdiĝis muziko kaj kantado, la junaj homoj dancis, nur malmultaj en tiu ĉi momento allasis iajn zorgojn. De tiuj estos por plimulto de ili sufiĉe, kiam ili post nelonge elŝipiĝos sur grundon de la nekonata kontinento. Nur antaŭ la dudektria horo la salonoj, restoracioj kaj fumejoj komencis malpleniĝi.
 
El dudek naŭ kaldronoj de ''Titanic'' estis tiutempe bruligita dudek kvar, plej multe el ĝisnuna daŭro de la navigacio.
 
== Radiokomunikado ==