Giuseppe Verdi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 99:
Reen en Busseto en 1835, la posteno de direktoro de la [[muziklernejo]] restis malplena. Verdi iĝis ĝia direktoro per trijara kontrakto. Li geedziĝis kun Margherita en majo 1836, kaj antaŭ marto 1837, ŝi naskis ilian unuan filon, Virginia Maria Luigia la 26an de marto 1837. Icilio Romano sekvis la 11an de julio 1838, sed ambaŭ mortis dum Verdi laboris pri siaj unua kaj dua operoj, Virginia la 12an de aŭgusto 1838 dum la paro daŭre estis en Busseto kaj Ilicio la 22an de oktobro 1839 post kiam la paro estis reveninta al Milano en februaro 1839.
 
Verdi profitis la ligon kiun li faris al Pietro Massini, informante lin en serio de [[letero]]j de 1835 ĝis 1837 koncerne la progreson direkte al verkado de sia unua opero utiligante la libreton kiu estis liverita fare de Massini. Ĝi estis bazita sur laboro fare de Antonio Piazza, milana "[[ĵurnalisto]] kaj [[verkisto]]".<ref>Verdi al Massini 1837, en Parker 1998, p. 9</ref> Ĝis tiam li estis ricevinta la titolon deverkon ''Rocester'' kaj la juna komponisto esprimis esperon de produktado ĉe la Teatro Ducale en [[Parmo]] kun profesiaj kantistoj. Nur kiam li renkontis malfacilaĵojn je tiu ideo - la [[entrepreno]] ne ŝajnis esti interesita pri nova laboro de nekonata komponisto - li revenis al Massini en Milano. En postaj leteroj, li daŭre demandis ke la asistado de Massini enscenigu la operon en Milano.<ref>Philips-Matz 1993, pp.79-80</ref>
{{clear}}