Oceano (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligilo
e Ligilo
Linio 3:
 
== Okeano en la helena mitologio ==
Laŭ [[helena mitologio]], ĉi tiu mondo-oceano estis personigita kiel [[Titanoj|titano]], filo de [[Urano (dio)|Urano]] kaj [[Geo]] (aŭ de [[Etero (mitologio)|Etero]] kaj Geo laŭ [[Higeno (vekisto)|Higeno]]). Oni prezentis lin kun la supra parto de la korpo kiel muskola homo kun longa barbo kaj kornoj, kaj la malsupra serpenta. Ofte la simbolo de krabaj pinĉiloj garnas lin. Sur antikva vazo de la 6a jacento a.K.<ref>[[Brita Muzeo]] 1971.11-1.1.</ref> ĝi aperas inter la dioj kiuj festas la nupton de [[Peleo]] kaj [[Tetiso (nimfo)|Tetiso]], kun fiŝa vosto, portanta fiŝon sur unu mano kaj serpenton sur la alia, kiuj simbolas rekompencon kaj profetecon. Sur romiaj mozaikoj oni prezentis lin ankaŭ manuzante rudron aŭ balancante ŝipon.
 
Li komence simbolis ĉiujn marajn fluojn, inkluzive la maron [[Mediteraneo]] kaj [[Atlantiko|Atlantikan]] oceanon, la du plej grandaj akvaj masoj kiujn la helenoj konis. Tamen, kiam geografiaj scioj pli kaj pli divastiĝis, Okeano restis kiel simbolo de la nekonataj kaj timataj atlantikaj akvoj, dum "nova" dio, [[Pozidono]], komencis reprezenti Mediteraneon.