Enareto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektita laux P:KV (v1.31)
e Ligiloj
Linio 2:
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Enareto''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] Ἐνάρετη, ''virta'') estis filino de [[Deimako]] kaj edzino de [[Eolo (praulo)|Eolo]], reĝo de [[Eolido]] ([[Tesalio]]) kaj [[eponimo]] de la [[eolianoj]]. Kun li, ŝi havis multnombran idaron, origine kvar, kiu simbolas la diversajn eoliajn tribojn: [[Kreteo]] (fondinto de [[Jolko]]), [[Sizifo]], [[Salmoneo]] kaj [[Atamanto]]. Sed postaj verkistoj klopodis pravigi la apartenon de la diversaj lokaj reĝoj al la Eola genealogio, kaj pro tio oni atribuis al ŝi pli da filoj, kiaj [[Dejoneo]], [[Periero]], [[Cerkafaso]]<ref>[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. ''Mitologia Biblioteko'', 1.7.3.</ref> kaj laŭ kelkaj aŭtoroj, [[Magneso]] (kiun kutime oni prezentas kiel frato de [[Makedono]] kaj [[Etlio]]) kaj [[Makareo]]. Filinoj ŝiaj estis [[Kanaco]], [[Kalico]], [[Pisidico]], [[Perimelo]] kaj eble [[Arno (mitologio)|Arno]] kaj [[Alkiono #Alciono, edzino de Ceico|Alkiono]]<ref>[http://books.google.com/books?id=xb5tHNLagAYC&pg=PA562&dq=enareta&as_brr=1&client=firefox-a&hl=es#v=onepage&q=enareta&f=false Carrasco, Juan Bautista. ''Mitología Universal: historia y explicación de las ideas religiosas y teológicas de todos los siglos''. Eld. Gaspar y Roig, 1864. paĝ. 362.]</ref>.
 
Enareto kaj sia idaro loĝis kune en la flosanta insulo [[Liparaj insuloj|Liparo]], en palaco ĉirkaŭita de bronza murego kaj apika montaro. Ili ĝuis trankvilan kaj festeman vivon, ĝis kiam Eolo malkovris la sang-adoltan amrilaton inter sia filo [[Makareo]] kaj lia fratino [[Kanaco]]<ref>[[Higeno (verkisto)|]]. ''[[Fabloj]]'', 238 kaj 242.</ref>. Hontoplene, Makareo mortigis sin, kaj kiam la bebo, frukto de tiu rilato, naskiĝis, Eolo ĵetis lin al hundaro kaj sendis glavon al sia filino, per kiu Kanace obeeme finis sian vivon<ref>[[Ovidio]]. ''Heroido'', 11.</ref>. Pro la stranga reago de iliaj ceteraj gefiloj, Enareto kaj Eolo malkovris ke ĉiuj el ili, kiuj ĝis tiam loĝis en la insulo izolite de la mondo, ankaŭ pariĝis libere inter ili, senkonscie pri la sociaj reguloj. Eolo timis eblan punon de [[Zeŭso]], ĉar nur la dioj rajtis unuiĝi al familianoj, kaj pro tio li ordonis siajn filojn foriri el Liparo. Tiel, la filoj de Enareto atingis [[Sicilio]]n kaj [[Italio]]n, kie ili fondis novajn reĝlandojn kaj iĝis virtaj kaj prudentaj reĝoj, kiel ilia patro.
 
== Notoj kaj Referencoj ==