Charles Péguy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
==Influoj==
[[Benito Mussolini]] nomis Péguy "fonto" por [[faŝismo]] – kaj Péguy verŝajne estintus terurigita per tiu transpreno. Dum la [[Dua mondmilito]] kaj subtenantoj kaj kontraŭuloj de [[Reĝimo de Vichy]] citis Péguy-aĵojn. Edmond Michelet estis la unua el multaj membroj de la Franca rezistado se temas pri citi Péguy; de Gaulle, alkutimiĝinta al la skribo de Péguy, citis lin en fama parolado de 1942. Tiuj kiuj kontraŭstaris la antisemitismoleĝoj de Vichy ofte citis lin. Kompare, Robert Brasillach laŭdis Péguy kiel "Franca Nacia Socialisto", kaj liaj filoj Pierre kaj Marcel skribis ke ilia patro estis inspiro por la Naciarevolucia ideologio de Vichy kaj "ĉefe, rasisto".
 
Estas ĝenerale kredite ke [[Graham Greene]] estis konscia pri Péguy. Ĉe la fino de la romano ''Brighton Rock'' (1938), la nenomita, maljuna franca pastro rakontas al Rose pri viro kiu neniam prenis la sakramentojn sed kiun kelkaj konsideris sanktulo - evidenta referenco al Péguy. Greene ankaŭ citas Péguy en la surskribo de ''The Heart of the Matter''.
 
En 1983, Geoffrey Hill publikigis poemon kiel omaĝo al Péguy, titolite ''The Mystery of the Charity of Charles Péguy''.
 
==Famaj citaĵoj==