D-AMO 01: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
SMG: Enmetis tekston similan al tiu de D-AMO-01
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:22, 3 mar. 2015

La suba teksto venas el unu-paĝa ilustrita PDF-dokumento en la serio de gvidaj dokumentoj por la programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri Aktivula Maturigo (AMO).

Baza celaro de la AMO-programo

Ni bezonas kreskantan aron da aktivuloj, kiuj scias kunlabori internacie, malfermaj al novaj ideoj kaj al influoj kaj tendencoj en la granda mondo, pretaj lerni kaj adapti sukcesajn alilokajn projektojn al la propra loka situacio. Estas evidente, ke UEA devas ludi gvidan rolon en la plenumo de tiu celaro.

Esperanto inter lingvoj unikas. La parolkomunumo de naciaj lingvoj renovigas sin mem, kaj la lertigo de ties infanoj kaj junuloj okazas nature kaj intense en la familia kaj apuda medio, suplementata plej ofte per establita delonge funkcianta kaj financata infrastrukturo. Esperanto havas avantaĝojn pro sia klareco kaj logikeco, sed gravajn malavantaĝojn, ĉar unike ni devas krei kaj maturigi niajn proprajn novajn generaciojn kaj reprodukto-meĥanismojn, sen abundaj rimedoj. Kio mankas al ni ĉe rimedoj, ni kompensu per lerteco kaj supleco ĉe niaj agantoj.

Tial ni bezonas koheran kaj ambician planon de Aktivula Maturigo – laŭprononce: AMO.

La programon ni evoluigas pere de la estrara subteamo MOVADO (kies celdifinon vi trovos en aparta dokumento: MOV-01). Ĝi estos la unua tereno en kiu la centra UEA provas intensigi siajn rilatojn kun siaj Landaj Asocioj (LA), kunlaborante krome kun Fakaj Asocioj (FA), Landaj Sekcioj de TEJO kaj ILEI kaj aliaj.

La programo funkcios pere de serio de seminarioj, laŭ konceptoj detalitaj en aparta dokumentaro. Ilin loĝistike kutime prizorgos enlandaj asocioj, sekcioj aŭ Esperanto-Centroj; la programa realigo estos unuavice la tasko de UEA (inkluzive de ĝia junulara sekcio TEJO).

Seminarioj kreos raportojn, kaj kiam oportune, gvidilojn pri praktikaj taskoj, kiuj utilos al agantoj, kiuj ne povis partopreni en la koncerna seminario. Traktotaj temoj rilatos ĉefe pri publika konsciigo pri lingvaj rajtoj kaj nia lingvo-propono, interna komunikado kaj organizado, la starigo kaj gvidado de kursoj, k.m.a. La ampleska tereno pri Instruista Trejnado restas ekster la gamo de la nuna programo – tio tiom gravas, ke ĝi bezonas apartan traktadon, kiun unuavice prizorgas ILEI, kun subteno de UEA.


Aliaj dokumentoj en la serio estas:
D-AMO-02 Seminarioj Pri Aktivula Maturigo – principoj D-AMO-03 Modela programo por dutaga seminario D-AMO-04 Modela programo por tritaga seminario D-AMO-05 Modela programo por kvintaga seminario (verkota) D-AMO-06 Modelaj buĝetoj kaj organizaj modeloj (verkata). D-AMO-07 Petilo por okazigo de seminario D-AMO-08 Modela (ret)aliĝilo por seminario (verkota D-AMO-09 Taskoj por kunordiganto de AMO D-AMO-10 Gvidilo pri la AMO-programo