Aktivula Maturigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
diversaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Aktivula Maturigo''' (mallonge '''AMO''') estas programo de [[UEA|Universala Esperanto-Asocio]], kiu celas altigi la konojn kaj kapablojn de siaj aktivuloj tra la mondo. Ĝi realiĝas pere de intensa serio da seminarioj, longaj je 2 ĝis 7 tagoj, kun sesioj inter 4 kaj 8 horoj tage. Tipe ili okazas paralele aŭ sinsekve kun aliaj aranĝoj por esperantistoj, kiam eble kun junularaj aranĝoj. La laborlingvo dum seminarioj estas [[Esperanto]]. Seminario tipe havas kvar gvidantojn, kiuj ne nur prelegas, sed inkluzivas en siaj kontribuoj interagajn elementojn: grup- aŭ par-laboron, komune plenumendajn taskojn, rol-ludojn aŭ diskutrondojn. Seminarioj kiam eble inkluzivas paneldiskuton aŭ forumon por kuntiri fadenojn inter la diversaj sesioj. Seminarioj laŭkonsile finiĝu per pritaksa, konkluda sesio kiu formulu [[rekomendoj de AMO-seminarioj|rekomendojn]] al nomitaj homgrupoj aŭ organizoj.
 
NiOni provis difini la temterenon trakteblan en la seminarioj: tio estas ege vasta. Jen en precize 25 vortoj la difino:
 
"La AMO-programo allasas ajnan temon en kiu trejnado povas akceli uzadon, konatecon kaj eblecojn de la lingvo, altigi ĝian prestiĝon kaj allogi adeptojn al ĝi."
 
Al tiu difino necesas aldoni, ke nioni ja ekskludas de AMO trejnadon de instruistoj kaj kursgvidantoj, ĉar nioni opinias, ke tio estas tereno por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ([[ILEI]]), kiu jam tie fosadas sian sulkon.
 
La siglo por la programo estas AMO, kaj la Seminarioj Pri AMO iom ŝerce prenas (inter ni) la nomon SPAMO. La programo estis antaŭvidita en la [[Strategia Plano de UEA]], akceptita de la Komitato de UEA en la [[UK 2013|98-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Rejkjaviko]], [[Islando]] en julio [[2013]]. La konturoj de la programo estis establitaj en la lasta parto de 2013, cele al ĝia lanĉo kaj la unua seminario frue en 2014.
 
==AMO en 2014==
Linio 13:
 
'''1 Horány, Hungario ([[JER]])'''
marto, 3-taga, 8 horoj tage, ĉ. 20 seminarianoj, 5 gvidantoj.
Ĉeftemo: Kiel komuniki efike.
Gvidintoj: [[Veronika Poór]], [[Petro Balaž]], [[Lu Wunsch-Rolshoven]], [[Stefan MacGill]], [[Orlando Raola]].
 
'''2 Sidnejo, CA ([[NASK]])'''
julio, 2-taga, 8 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 7 gvidantoj.
Ĉeftemo: Strategio kaj praktiko de E-informado en Nord-Ameriko.
Gvidintoj: Mark Fettes, Grant Goodall, ...