Tendenca falo de la profitkvoto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''tendenca falo de la profitkvoto''' estas teoremo starigita de Karlo Markso en la tria volumo de lia verko La kapitalo. Ĝi estas ekonomia leĝo ekstreme grava por l...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:41, 5 mar. 2015

La tendenca falo de la profitkvoto estas teoremo starigita de Karlo Markso en la tria volumo de lia verko La kapitalo. Ĝi estas ekonomia leĝo ekstreme grava por la evoluo de la kapitalismo kaj por la tuta plua historia evoluo. Post analizi en la unua volumo de tiu verko la plej gravajn ekonomiajn leĝojn de la kapitalisma socio kvazaŭ en ilia pura formo, li montras nun, en kiaj aperformoj tiuj leĝoj trudiĝas konkrete en la realo. Li montris, kiel ili "aperas sur la surfaco de la socio, en la agado de la diversaj kapitaloj inter si, la konkurenco, kaj en la ordinara konscio de la produktadagentoj mem."

Markso montris, ke la profito estas nur la aperformo de la plusvaloro. Plusvaloro kaj kvoto de la plusvaloro "estas la nevideblaĵo kaj la esplorenda esenco, dum profitkvoto kaj do la formo de la plusvaloro kiel profito montriĝas sur la surfaco de la aperaĵo".

Markso nomas la kvoton de la plusvaloro, mezuratan ĉe la varia kapitalo, la kvoto de la plusvaloro, la kvoton de la plusvaloro mezuratan ĉe la tuta kapitalo, profitkvoto. Ju pli altas la profitkvoto, des pli altas la plivaloriga grado de la kapitalo.

Markso klarigas, ke la ĝenerala kresko de la konstanta kapitalo kompare kun la varia, do la pli alta organika konsisto de la kapitalo, sekvigas la tendencon de laŭgrada falo de la ĝenerala profitkvoto. Tiu tendenco estas nur esprimo, propra al la kapitalisma produktadmaniero, por la progresanta evoluo de la socia produktadforto de la laboro. Ĉar la kvanto de la aplikata viva laboro ĉiam malkreskas en proporcio kun la kvanto de la produktadrimedoj, kiujn ĝi movas, tial ankaŭ la parto de tiu viva laboro, kiu estas nepagata kaj konkretiĝas en plusvaloro, devas troviĝi en ĉiam malkreskanta proporcio al la valorsumo de la aplikata ĉiomkapitalo. Tiu proporcio estas la profitkvoto, kiu devas do konstante fali. La profitkvoto povas fali ĉe kreskanta kvoto de la plusvaloro (grado de ekspluatado de la laboristoj) kaj ankaŭ ĉe kreskanta absoluta kvanto de la profito. Tio lasta ne nur povas okazi, sed devas okazi, surbaze de la kapitalisma produktado.

Ĉio ĉi signifas, ke ekzistas konstante profundiĝanta kontraŭdiro inter unuflankela evoluo de la produktadfortoj, inter la teĥnika kaj scienca progreso, kaj aliflanke la plivalorigo de la kapitalo, kiu estas la sola celo de la kapitalisma produktadmaniero.

"La profitkvoto", diras Markso, "estas la movforto en la kapitalisma produktado, kaj nur tio produktiĝas, kio kaj kiom ĝi produkteblas kun profito."

Markso montras, ke al la tendenco de malkresko de la profitkvoto kontraŭefikas serio da aliaj faktoroj, kiuj malrapidigas tiun tendencon (kresko de la kvoto de la plusvaloro, do de la grado de ekspluatado de la laboristoj; senlaboreco kiu premas sur la salajroj; ŝparemo en la aplikado de konstanta kapitalo; ne ekvivalenta ekstera komerco kun malpli evoluintaj landoj, monopolprofito ktp).

La leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto montras, laŭ Markso, aparte klare la historiajn limojn de la kapitalismo, ĝiajn nekuraceblajn kontraŭdirojn. Ĝenerale esprimite, skribas Markso, la kontraŭdiro konsistas en tio, ke la kapitalisma produktadmaniero inkludas tendencon de absoluta disvolvado de la produktadfortoj, dum ĝi aliflanke celas la konservadon de la ekzistanta kapitalvaloro kaj ĝian maksimuman plivalorigon. Ĝia specifa karaktero estas direktita al la ekzistanta kapitalvaloro kiel rimedo de ĝia kiom eble plej granda plivalorigo. La metodoj por tio estas malpliigo de la profitkvoto, senvalorigo de la ekzistanta kapitalo, disvolvado de la produktadfortoj koste de la jam produktitaj produktadfortoj:

"La kapitalisma produktado konstante strebas superi tiujn al ĝi imanentajn barojn, sed ĝi superas ilin nur per rimedoj, kiuj kontraŭmetas al ĝi denove tiujn barojn kaj laŭ pli potenca skalo. La vera baro de la kapitalisma produktado estas la kapitalo mem, estas la jeno: ke la kapitalo kaj ĝia memplivalorigo aperas kiel elirpunkto kaj finpunkto, kiel motivo kaj celo de la produktado; ke la produktado estas nur produktado por la kapitalo kaj ne inverse la produktadrimedoj nur rimedoj por ĉiam pli ampleksiĝanta formado de la vivprocezo pro la socio de la produktantoj. La baroj, ene de kiuj la konservado kaj plivalorigo de la kapitalvaloro, kiu baziĝas sur la eksproprietigo kaj malriĉigo de la granda amaso de la produktantoj, povas sole moviĝi, tiuj baroj eniras do konstante en kontraŭdiron kun la produktadmetodoj, kiujn la kapitalo devas apliki por sia celo, kaj kiuj stiras al senlima pliigo de la produktado, al la produktado kiel memcelo, al senkondiĉa disvolvo de la sociaj produktadfortoj de la laboro. La rimedo - senkondiĉa disvolvado de la sociaj produktadfortoj - konstante konfliktiĝas kun la limigita celo, la plivalorigo de la ekzistanta kapitalo. Se do la kapitalisma produktadmaniero estas historia rimedo por disvolvi la materian produktadforton kaj krei la por ĝi taŭgan mondmerkaton, ĝi estas samtempe la konstanta kontraŭdiro inter tiu ĝia historia tasko kaj la al ĝi kongruaj sociaj produktadkondiĉoj." (Citaĵoj el la 3-a volumo de "La kapitalo")

(Teksto laŭ Jozefo Ŝlejfŝtejno: Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 271 paĝoj, ISBN 978-2-818300-27-4)