Katalizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+sinonimoj
eta
Linio 1:
'''Katalizilo'''<ref>[[Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]] kun suplemento, la tria eldono el 1987, paĝo 497</ref>, katalizanto<ref>[http://vortaro.net/#katalizanto katalizanto vortaro.net]</ref>, katalizatoro<ref>"Esperanta-pola vortaro"; Tadeusz Michalski</ref> estas materialo, kiu plirapidigas la [[kemia reakcio|kemiajn reakciojn]] kaj kiu ne forkonsumiĝas dum la proceso kaj ne ŝanĝiĝas por daŭro. Oni nomas la katalizilojn de la naturo [[enzimo]]j kaj [[riboenzimo]]j. Ili reguligas la gravajn biokemiajn reagojn.
 
La plimulto de la solidaj kataliziloj estas [[metalo]] aŭ [[oksido]], [[sulfido]] aŭ [[halogenido]] de metalo aŭ duonmetaloj (ekz. [[boro]], [[silicio]]). Oni uzas la gas- aŭ likvostatajn katalizilojn en pura stato, en solvaĵo aŭ porta surfaco. Oni surigas la solidajn katalizilojn sur la portan surfacon, fajne, disigite.
 
Dum la procezo, la kataliza paŝo estas ĝenerale la kemia reago inter la katalizilo kaj la komenca materialo. Tiam estiĝas intermaterialoj (transiraj produktoj), kiuj eme reakcias unu kun la alia aŭ kun plua reagaĵo, tiel estiĝas la dezirata finprodukto.