Judy Chicago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Aldonis frazojn el la angla-lingva vikipedio
Linio 9:
 
'''Judy Chicago''' (nomo je naskiĝo '''Judith Sylvia Cohen'''; 20a de julio, 1939 en [[Ĉikago]], [[Ilinojo]], [[Usono]]) estas usona [[feminismo|feminisma]] artisto, arto-instruisto<ref>Chicago, Judy. (2014). ''Institutional Time.'' The Monacelli Press.</ref> kaj verkisto, konata pro siaj grandaj kunlaboraj art-instalaĵaj pecoj, kiuj ekzamenas la rolon de virinoj en historio kaj kulturo. Je sia naskiĝo en Ĉikago, Ilinojo, Usono, ŝi nomiĝis Judith Cohen, kaj ŝi ŝanĝis sian nomon post la mortoj de sia patro kaj unua edzo, por malkonektiĝi de la ideo de nomo-normoj dominataj de viroj. Antaŭ la [[1970-aj jaroj]], ŝi kreis la esprimon "[[feminismo|feminisma]] arto", kaj fondis la unuan feminisman artan-programon en Usono. La verkaro de Chicago enhavas stereotipe virinajn artajn kapablojn, kiel ekzemple nadlaj artoj (kudrado, trikado, ktp), kune kun stereotipe viraj kapabloj, kiel [[veldado]] kaj [[pirotekniko]]. La ĉefverko de Chicago estas ''[[The Dinner Party]]'' (''La Vespermanĝa Festeno''), kiu troviĝas en la kolekto de la [[Broklina Muzeo]].
 
==Frua vivo==
 
Je sia naskiĝtago, Judy Chicago nomiĝis Judith Sylvia Cohen<ref name="A305">Levin in Bloch and Umansky, 305</ref> en 1939, al Arthur kaj May Cohen, in [[Ĉikago]], [[Ilinojo]], [[Usono]]. Ŝia patrino devenis de dudek tri generacioj de [[rabeno|rabenoj]], inter ili la [[Gaono de Vilno]]. Malsimile al siaj antaŭuloj, Arthur fariĝis laboristo-organizanto kaj [[Marksismo|Marisksto]].<ref name="F279"/> Li laboris nokte ĉe poŝt-oficejo kaj prizorgis Chicago-n dum la tagoj, dum May, kiu estis eks-dancisto, laboris kiel medicina sekretario.<ref name="A305"/><ref name="F279"/> La vigla partopreno de Arthur en la Usona Komunista Partio, kune kun lia vidpunkto rilate al virinoj kaj lia subteno de la rajtoj de laboristoj grave influis la pens-manieron kaj kredon de Chicago.<ref name="A306">Levin in Bloch and Umansky, 306</ref> Dum la [[Makartismo|Makartisma]] tempo dum la 1950-aj jaroj, oni pridemandis Arthur-on, kiu faris ĝin malfacile por li trovi laboron kaj kaŭzis grandan ĝenon al la familio.<ref name="F279"/> En 1945, dum Chicago estis sola ĉe-hejme kun ŝia beba frato, Ben, [[FBI]]-agento vizitis la domon. La agento komencis demandi Chicago-n pri ŝia patro kaj liaj amikoj, sed la reveno de May al la domo interrompis la demandadon.<ref name="A306"/> La san-stato de Arthur malpli boniĝis, kaj li mortis en 1953. May rifuzis diskuti lian morton kun la infanoj, kaj malpermesis, ke ili ĉeestu la funebron. Chicago ne plene komprenis la morton ĝis sia plenkreskiĝo; dum la fruaj 1960-aj jaroj she enhospitaliĝis dum preskaŭ monato kun sanga ulceero ulcer pro netraktata [[funebro]].<ref name="F279">Felder and Rosen, 279.</ref>
 
May amis la artojn, kaj transdonis sian entuziasmon por ili al siaj infanoj, kiel montras la kariero de Chicago, kaj la posta kariero de Ben kiel [[Ceramiko|ceramikisto]]. Je la aĝo de tri jaroj, Chicago komencis desegni kaj sendiĝis al klasoj ĉe la [[Arta Instituto de Ĉikago]].<ref name="F279"/><ref name="W5">Wydler and Lippard, 5.</ref> Je la aĝo de 5 jaroj, Chicago sciis, ke ŝi "neniam volis fari ion krom fari arton"<ref name="W5"/>.<ref name="The Guardian" /> Ŝi poste petis matrikuliĝon ĉe la Arta Instituto, sed oni neis la peton<ref name="A306"/> kaj ŝi anstataŭe matrikuliĝis ĉe la [[Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso]] (UCLA) kun financa subteno.<ref name="F279"/>
 
==Edukiĝo kaj frua kariero==
 
Ĉe UCLA, ŝi fariĝis politike agema, kaj desegnis afiŝojn por la UCLA-a subgrupo de NAACP, kaj finfine fariĝis ĝia koresponda sekretario.<ref name="A306"/> En junio 1959, ŝi renkontis kaj enamiĝis kun Jerry Gerowitz. Ŝi lasis la universitaton, kaj transloĝiĝis al lia loĝejo, kie ŝi unuafoje havis a propran laborejon. La duopo petveturis al Novjorko en 1959, ĝuste kiam la patrino kaj frato de Chicago transloĝiĝis al Los-Anĝeleso por pli proksimiĝi al ŝi.<ref name="A308">Levin in Bloch and Umansky, 308</ref> La duopo loĝis en [[Greenwich Village]] dum tempo, antaŭ ol reiri en al Chicago por ebligi ke ŝi diplomiĝu. Chicago edziniĝis al Gerowitz en 1961.<ref name="A311">Levin in Bloch and Umansky, 311</ref> Ŝi diplomiĝis kun Bakalaŭro pri Belaj Artoj in 1962 kaj estis membro de la [[Societo Phi Beta Kappa]]. Gerowitz mortis en aŭto-akcidento en 1963, kiu dezertigis Chicago kaj kaŭzanta ĉe ŝi [[identigan krizon]] dum tiu jardeko. Ŝi ricevis la diplomon Magistro de Belaj Artoj de UCLA en 1964.<ref name="F279"/>
 
Dum ŝia postdiploma studado, Chicago kreis serion kiu estis abstraktisma, sed tamen facile rekonebla kiel viraj kaj inaj seks-organoj. Ĉi-tiuj fruaj verkoj nomiĝis ''Bigamy,'' kaj prezentis la temon de la morto de ŝia edzo. Unu montris abstraktistan homan penison, kiu "haltiĝis dum flugo" antaŭ ol la kuniĝo kun vagina formo. Ŝiaj profesoroj, plejparte viroj, konsterniĝis pro ĉi-tiuj verkoj.<ref name="A311"/> Malgraŭ la uzo de seks-organoj en ŝiaj verkoj, Chicago ne traktis genran politikajn aŭ identigajn temojn.
 
En 1965, Chicago montris siajn verkojn en sia unua displayed work in her first solo-ekspozicion, ĉe la Galerio Rolf Nelson en Los-Anĝeleso; nur kvar inaj artistoj partoprenis la ekspozicion, kaj Chicago estis unu el la kvar.<ref name="Illustrated Career History">{{cite web|last=Chicago|first=Judy|title=Illustrated Career History|url=http://www.judychicago.com/about/career-history.php}}</ref> En 1968, oni demandis Chicago-n kial ŝi ne partoprenis la ekspozicion "California Women in the Arts" (Kaliforniaj Virinoj en la Artoj) ĉe la Lytton Center (Centro Lytton), kaj ŝi respondis, "Mi ne montros mian laboron en iu ajn grupo kiu difiniĝas kiel Virina, Juda, aŭ Kalifornia. Iam, post kiam ni plenkreskos, ne plu estos etikedoj." Chicago komencis labori en la skulptado de glacio, kiu montras "metaforon por la preciozeco de la vivo," alia referenco al la morto de ŝia edzo.<ref name="A314">Levin in Bloch and Umansky, 314</ref>
[[Dosiero:Pasadenalifesaversstudy.jpg|thumb|right|''Study for Pasadena Lifesavers,'' prismacolor, 1968.]]
 
En 1969, la Arta Muzeo De [[Pasadena (Kalifornio)|Pasadena]] (Pasadena Art Museum) montris serion de sferaj akrilaj plastaj kupolaj skulptaĵoj kaj desegnaĵoj en "eksperienta" galerio. ''Art in America (Arto en Usono)'' notis, ke la verkon de Chicago estis en ĉefa pozicio en la koncepta arto-movado, kaj la ''Los Angeles Times'' diris pri la verko, ke ĝi montris neniun signon de "teoria Novjork-stila arto."<ref name="A314"/> Chicago priskribis ŝian fruan vivon kiel minumumista (minimalist) kaj diris ke per ĝi ŝi provis fariĝi "unu el la knaboj."<ref name="L455">Lewis and Lewis, 455.</ref> Chicago ankaŭ faris eksperimentojn en spektakla arto, faranta atmosferojn per piroteknikoj, kiu inkluzivis la ekster-konstruaĵan prilaboradon de ekbrilojn de kolorigita fumo. Per ĉi-tiu laboro, ŝi volis "inigi" kaj "moligi" la pejzaĝon.<ref name="A315">Levin in Bloch and Umansky, 315</ref>
 
Dum ĉi-tiu tempo, Chicago ankaŭ komencis esplori la propran seksajn sentojn kaj kapablojn en sia laboro. Ŝi kreis la ''Pasadena Lifesavers,'' kiu estis serio de abstraktistaj pentraĵoj kiuj metis akrilan farbon sur plastiko (plexiglass). La verkoj kunfandis kolorojn por krei iluzion, ke la formoj "turnas, solviĝas, malfermiĝas, fermiĝas, vibras, faras gestojn, skuiĝas," montrantaj ŝia propra malkovro, ke "Mi estas mult-orgasma." Chicago diris, ke ''Pasadena Lifesavvers,'' estis la ĉefa turno-punkto de ŝia laboro rilate al la seksemo kaj seksokapablo kaj reprezentiĝo de virinoj.<ref name="A315"/>
 
===De Cohen al Gerowitz al Chicago: Nomo-ŝanĝado===
 
Pro la famiĝo de Chicago kiel artisto, kaj pro la mem-ekkono kiel virino, ŝi ne plu sentis la ĝustecon de la familia nomo, Cohen. Ĉi-tiu estis pro la malfrua funebro por la morto de ŝia patro, kaj la peredita konekto al ŝia nomo per edziniĝo, Judith Gerowitz, post la morto de ŝia edzo. Ŝi decidis, ke ŝi volis ŝanĝi sian familian nomon al iu sendependa de konekto al viro per edziniĝo aŭ heredaĵo.<ref name="F279"/> Dum ĉi-tiu tempo, ŝi edziniĝis kun skulptisto [[Lloyd Hamrol]], en 1965. (Ili maledziĝis en 1979.)<ref name="F280">Felder and Rosen, 280.</ref> Proprietanto de galerio, [[Rolf Nelson]] nomis ŝin "Judy Chicago"<ref name="F279"/> pro ŝia forta karaktero kaj facile notebla Ĉikaga akcento. Ŝi decidis, ke tiu estu ŝia nova nomo, kaj klopodis ŝanĝi ĝin laŭleĝe. Laŭdire, Chicago koleregiĝis pro la fakto ke ŝi bezonis la subskribbon de ŝia nova edzo sur la dokumentoj por laŭleĝe ŝanĝi sian nomon.<ref name="F280"/> Por festi la nomo-ŝanĝon, ŝi pozis por la ekspozician invitilon en boksista kostumo, portanta ĉemizon kun ŝia nova familia nomo sur ĝi.<ref name="A315"/> Ŝi ankaŭ metis afiŝegon de unu flanko al alia de la galerio ĉe ŝia 1970-a solo-ekspozicio ĉe la Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Fullerton, kiu diris: "Judy Gerowitz ĉi-tiel forigas de si ĉiujn nomojn perforte metata sur si per la socia regado de viroj, kaj elektas sian propran nomon, Judy Chicago."<ref name="F280"/> Reklamo kun la sama diro metiĝis en la Oktobro 1970 numero de ''[[Artforum]]'s'' October 1970.<ref name=Levin2007p139>[[#SrcLevin2007|Levin, ''Becoming Judy Chicago; A Biography of the Artist'', p. 139]]</ref>
 
==Notoj==