Afoŝeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
La muzikistoj transmetas la ritmon ''ijexá'', en [[angola]] kandombleo ludata per la manoj sur [[atabako]]j kaj sonorilo, sur la instrumentojn de granda frapinstrumentistaro: [[surdo]]j, [[timbo (muzikinstrumento)|timboj]], afoŝeoj (ŝekereoj), [[knartamburo]] kaj [[agogoo]].
== Bloco ==
''Bloco'' estas aro („bloko“) da tamburistoj kaj dancistoj, kiuj procesias dum karnavalo. Kantoj, ritmo kaj dancoj estas dediĉataj al la kandomblea diino Oŝuno, la koloro de la kostumoj estas pro tio blanka kun ora aŭ blua ornamo. La kantoj estas kantata en [[joruba lingvo]], lingvo de la afrika deveno de kandomblo. Antaŭ procesio plejofte okazas religia ceremonio en la respektiva kandombleejo. La deveno el la [[kandomblea]] religio estas ankaŭ ekkonebla de la alternativa nomo ''candomblé de rua'' (strata kandombleo). Ĝi ekestis pro la deziro de la membro de kandombleejo, ĉeesti dum karnavalo ankaŭ surstrate.
[[dosiero:Filhos de Gandhy – Bahia.jpg|eta|Membroj de ''Bloco [[Filhos de Gandhy]]'']]
 
Afoŝeaj blokoj troviĝas en la nordoriento de Brazilo, precipe en [[Salvador de Bahio]], sed ankaŭ en [[Fortalezo]] kaj [[Pernambuco]], kelkaj ankaŭ establiĝis en [[Rio-de-Ĵanejro]] kaj [[San-Paŭlo]]. La grupo [[Filhos de Gandhy]] („filoj de [[Gandhi]]“) jam fondita en 1948 estis la unua afoŝeo-grupo dum karnavalo en Salvador de Bahio. Ĝis kiam en 1975 [[Ilê Aiyê]] kiel unua ''bloco afro'' metis la nigrulan konscion en la centron de karnavala procesio, la grupo Filhos de Gandhy estis la ununura karnavala grupo, kiu sin apogas sur siajn afrikajn radikojn.
 
== Ligoj eksteren ==