Spiralinsulo kaj Ĝojksi-Insulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
==Spiralinsulo==
La unua insulo situis en [[laguno]] proksime de [[Puerto Aventuras]], sur la [[Kariba Maro| Karibia]] marbordo de [[Meksikio]] sude de [[Cancún|Kankuno]]. Sowa komencis konstrui ĝin en 1998. Li plenigis retojn kun malplenaj plastoboteloj apogantaj strukturon de [[tavolligno]] kaj [[bambuo]] (20 m × 16 m), sur kiun li verŝis [[sablo]]n kaj plantis multajn plantojn, inkludante [[mangloarboj]]n. La insulo surhavis duetaĝan domon, [[sunforno]]n, kompoŝtigan [[necesejo]]n kaj tri strandojn. Uzatis ĉirkaŭ 250.000 boteloj por la konstruaĵo. La mangloarboj estis plantitajutilis por teni la insulon malvarmeta, iuj el ili kreskis 4.6 m altaj.
 
La Spiralinsulo detruiĝis de [[uragano Emily]] en 2005. Ĝi ĵetiĝis al la strando unupece, malgranda parto de la sakoj de boteloj disloke. La radikoj de la 7-jaraj, 7 m altaj mangloarboj estis interplektitaj kun la insula bazo, kaj la forta reto ĉirkaŭvolvita sube de la insulo tenis ĝin kune.
 
==Ĝojksi-Insulo (''Joyxee Island'')==
En 2007 kaj 2008 Sowa konstruis ĉi-nomatan anstataŭaĵon por Spiralinsulo en la akvoj de ''Isla Mujeres'' ([[Insulo Virinoj]]), ankaŭ proksime de Kankuno, malfermitan por rondoj en aŭgusto 2008. La nova insulo komence havis 20 metrojn de [[diametro]], poste pligrandigita al 25m. Jam kreskas sur ĝi plantoj kaj mangloarboj. Apogate de ĉirkaŭ 100.000 boteloj, tiu ĉi insulo havas tri strandojn, domon, du fiŝlagojn, sunpelitan akvofalon kaj riveron, ondopelitan lavmaŝinon kaj sunpanelojn. Volontuloj helpis ĉe la projekto. Sowa daŭrigas fari plibonigojn al la insulo.
 
[[Kategorio:Quintana Roo]]