Ibera skolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
[[Esperanto-kulturo]] > [[Esperantlingva literaturo]] > LA IBERA SKOLO
-----
Laŭ tradicio de la esperanta literaturhistorio, nomo de literatura skolo kiu ekfamiĝis post la eldono de la poemaro ''Ibere libere'', kuniganta verkojn de [[Miguel FERNÁNDEZFernández]], [[Liven DEKDek]] ([[Miguel GUTIÉRREZ|Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ]]), [[Jorge CAMACHOCamacho]] (ekse Georgo Kamaĉo), kaj [[Gonçalo NEVESNeves]].
 
Aliaj nomoj en la grupo estas: [[Ricardo F. ALBERT REYNA]], [[Hèctor ALÒSAlòs Ii FONTFont]], [[Abel MONTAGUTMontagut]], [[Joxemari SARASUASarasua]] kaj [[Antonio VALÉNValén]].
 
==LA IBERA SKOLO==
:''laŭ artikolo de [[István ERTLErtl]]'' <br>
 
Firma kutimo de literatur-historio estas disdividi la beletristojn kaj ŝovi ilin, kvazaŭ skatolen, en "skolojn". Nome de sia individueco, la verkantoj kompreneble malofte ŝatas tion. Tamen, la "ibera kvaropo" (kaj eventuale kelkaj pluaj en ilia rondo) plenumas plurajn gravajn kondiĉojn de skoleco: ili plejparte loĝas en geografia proksimo kaj efektive renkontiĝadas; ili havas komunajn projektojn kaj intelektan-lingvan majstron ([[Fernando de DIEGODiego]]); ili konscie kaj subkonscie infiuas sin reciproke. Aparte rimarkindas ke, male al pluraj literaturaj grupiĝoj (ekz. la "[[Praga skolo]]"), sed simile al la "[[Skota skolo]]", temas pri junaj homoj. Eble ŝajnas frue levi ilin al [[Parnaso|Parnasa]] rango; tamen, la krea agado de ĉi tiu opo baziĝas sur tia majstrado de nia lingvo kaj posedo de ties kulturo ke ni certas: la tempopaso pravigos altan juĝon.
 
Du eventoj en 1993 klare kaj deklare difinas la menciitan kvaropon: la apero de la poemaro ''[[Ibere libere]]'' (1993) kaj ties debuto en la [[78a UK 1993|Valencia UK]], en kies [[Belartaj Konkursoj]] la kvar aŭtoroj falĉis ĉiujn premiojn. La kvaropo enhavas la hispanojn [[Miguel FERNÁNDEZFernández]] (1950-), [[Liven DEKDek]] ([[Miguel GUTIÉRREZ|Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ]] , 1950-), [[Jorge CAMACHOCamacho]] ([[Georgo Kamaĉo]], 1966-), kaj la portugalon [[Gonçalo NEVESNeves]] (1964-). Al ili apartenas kaj tamen apartas la gravega figuro de la kataluno [[Abel MONTAGUTMontagut]] (1953). Aldonindas la hispana kritikisto [[Antonio VALÉNValén]] (1965-) kaj la kataluna redaktoro/kritikisto [[Hèctor ALÒSAlòs Ii FONTFont]] (1965-). Nemirinde, la ĉeesto de tiom da elstaruloj favoras multopan kunkreadon de vigla E-kulturo en [[Iberio]]: listigeblus ja multaj nomoj, ekz. de [[Alberto FRANCO]] (1965), [[Rafael BLANCO]] (1963) kaj [[Ricardo F. ALBERT REYNA]] (1962). Kaj tiam ni eĉ neglektis kultursferojn malpli proksimajn al beletro, kiel rok-muziko aŭ bildstrioj ...
 
Fernández jam majstris kiel tradukanto de i.a. la poetoj [[Federico GARCÍAGarcía LORCALorca]] (1987) kaj de [[Miguel HERNÁNDEZHernández]] (1988). En sia originala ciklo ''La profil' de viaj spuroj'' li "miksas prozon kaj poezion, kvazaŭ li volus montri, ke je artisma nivelo diferenco inter ili estas nur nuanco" ([[Mauro NERVINervi|M. Nervi]]). Liaj foje deliraj, sed neniel memcelaj sonludoj verŝiĝis eĉ en muzikon (kantato de [[Pedro VILLAROIG]]), en kies [[Valencio|Valencia]] premiero la belkanta poeto mem kunrolis. Per sia total-artisma sinteno Fernández strebas kvintesenci la ĉiusense alproprigatan intenson de la vivo. Literatura sensacio de la jaro 1996 estas la apero de lia unua memstara volumo, ''El la sonoraj soloj''.
 
Liven Dek ja konvinkas kiel poeto. Li tamen estas pli konata kiel la homo kiu patras - aŭ almenaŭ patronas - la Esperantan sciencfikcion: li redaktas kaj eldonas la novelaran serion poŝlibran [[Sferoj]], da kiuj inter 1982 kaj 1994 aperis jam 9 volumoj. SF-novelo lia gajnis en [[Belartaj Konkursoj]] (1987), kaj aliaj eĉ elektiĝis por ''Trezoro'' kaj ''[[Nova Esperanta Krestomatio]]''.
 
Apenaŭ ekzistas ĝenro kie Georgo Kamaĉo ne estus jam pruvinta siajn kapablojn: kolektinte preskaŭ ĉiujn trofeojn de la "Belartaj" (poezio, prozo, eseo), li ankaŭ vaste recenzas, artikolas kaj debatas. Plej fortas ĉe li prozo: lian novelan vojiron dokumentas pecoj en ''Trezoro'' (1989), en lia debut-volumeto ''Sur la linio'' (1991), kaj poste en revuoj. Kamaĉo plene posedas kaj ekspluatas la riĉojn de nia lingvo - krome, li rakontas historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn. Per ''La Majstro kaj Martinelli'' (1993) Kamaĉo surpaŝis la glitan grundon de satiro, primokante la korifeon de [[LF-koop]], [[Giorgio SILFERSilfer]]. La disputo kiu neeviteble sekvis tiun elpaŝon, vastiĝis kaj longe daŭris.
 
Plej rakete ŝprucas en la kvaropo Gonçalo Neves, kiu enmovadiĝis en la [[1987|Jubilea Jaro]]. Li plej sentime eksplodigas disen la tradiciajn kadrojn de lingvaĵo kaj formo: liaj poemoj efikas eĉ pli emociaj kaj eksklamaciaj ol tiuj de Fernández. Tamen, ne senprave avertas [[Christian Declerck]], parolante pri la - laŭ li - "[[Ivo ROTKVIĆRotkvić|rotkviĉ]] talento": "Tian eksperimentan vers-teĥnikon la nacilingvaj poetoj ... jam preterlasis antaŭ jardekoj." Proze Neves prezentiĝis per la volumeto ''Kompreni'' (1993), lingve same aŭdaca, videble nur enkonduka al esperata proza verkkariero.
 
[http://www.geocities.com/origlit/lit/iberskolese.html Artikolo de István Ertl], novembro 1996